Li disvolvis ordonon pri aresto de Arturo Burton, filozofa studento, kaj transdonis ĝin al Ĝejmso, aldonante malafable: — Se vi bezonos pluajn eksplikojn, mi konsilas persone pridemandi la ĉefon de polico.
Julio elŝiris paperon el manoj de la edzo, vigle tralegis ĝin kaj atakis Arturon kun tia furioza malĝentileco, kian kapablas aperigi nur bonedukita sinjorino.
— Vi malgloris nian familion! — kriis angle ŝi. — Nun tuta urba kanajlaro komencos okulumi nin. Jen kien altiris vin via pieco — en prizonon! Cetere nenion alian oni povis atendi de filo de la katolikino…
— Sinjorino, oni malpermesas interparoli kun arestito en la fremda lingvo, — interrompis ŝin la oficiro.
Sed liaj vortoj estis neaŭdeblaj en brua torento de akuzoj, kiujn kriis Julio: — Tion necesis ekspekti! Fasto, preĝoj, psika meditado kaj jen kio kaŝiĝis tie! Mi pensis, ke tiu rezulto povus okazi.
D-ro Ŭoren iam komparis Julion kun salato, en kiun kuiristo metis tro multe da vinagro. Pro ŝia subtila, strida voĉo en buŝo de Arturo aperis acida sento kaj li tuj rememoris tiun komparon.
— Ne necesas tiel paroli, — diris li. — Vi povas antaŭtimi neniujn danĝerojn. Ĉiu scias, ke vi estas tute ĉasta… Mi supozas, ĝentlemanoj, ke vi volas ion trovi en mia havaĵo. Mi havas nenion kaŝitan.
Dume ĝendarmoj serĉis en la ĉambro, eltiris kestojn, legis liajn leterojn kaj universitatajn notojn, Arturo sidis sur la lito. Li estis iom emociplena, sed tute trankvila. Serĉado lin ne malkvietigis: li ĉiam forbruligis leterojn, kiuj povis iun kompromiti, tial nun, krom kelkaj manuskriptoj duonrevoluciaj, duonmistikaj kaj du aŭ tri numeroj de "Juna Italio" ĝendarmoj trovis nenion, kio povus kompensi ties klopodojn.
Post longa rezistado Julio finfine cedis persvadon de sia bofrato kaj foriris dormi plu, pasante preter Arturo kun orgojla kaj malestima mieno. Ĝejmso obeeme sekvis ŝin.
Kiam ili eliris, Tomaso, kiu tiutempe paŝis tien kaj reen laŭ la ĉambro, penante aspekti indiferenta, proksimiĝis al la oficiro kaj petis lian permeson interparoli kun la arestito. Tiu kapjesis anstataŭ respondo, kaj Tomaso alpaŝante al Arturo, trabalbutis per raŭka voĉo: — Infere maloportuna okazaĵo! Mi estas tre ĉagrenita.
Arturo ekrigardis lin per okuloj serenaj kiel sunplena mateno.
— Vi ĉiam estis bona al mi, — diris li. — Ne maltrankviliĝu pri mi. Min nenio minacas.
— Aŭskultu min, Arturo! – Tomaso ektiris sian lipharon kaj demandis Arturon eksplicite. — Ĉu la okazaĵo iel rilatas al mono? Se jes, tial mi povus…
— Al mono? Ne, certe. Kial ĉi tie…
— Ĉu politika petolo? Mi tion supozis. Nu kion fari… Ne malĝojiĝu kaj ne atentu Julion, ja vi scias, kian langon ŝi havas. Do, se vi bezonos mian ajnan helpon: monon aŭ ion alian, bonvolu informi min. Ĉu bone?
Arturo silente etendis la manon kaj Tomaso eliris penante aspekti kiel eble pli indiferenta, kion povis okazigi lia stulta vizaĝo.
Tiutempe ĝendarmoj finis serĉadon kaj la oficiro petis Arturon surmeti palton. Arturo jam volis forlasi la ĉambron, sed subite li haltis: al li estis malkomforte adiaŭi kun la patrina preĝa oratorejo, kiam apude staris soldatoj.
— Ĉu vi povus eliri por momento? — demandis li. — Eskapi mi ne povas kaj kaŝi mi nenion bezonas.
— Bedaŭrinde arestitojn oni malpermesas restigi solaj.
— Bone.
Li eniris la alkovon, genuis kaj kisinte la krucifikson, traflustris: — Dio mia, helpu al mi konservi fortojn ĝis fino!
La oficiro staris ĉe tablo kaj rigardis portreton de Montanelli.
— Ĉu li estas via parenco?
— Ne, li estas mia konfesprenanto, nova episkopo de Brisigelo.
Sur ŝtuparo lin atendis geservistoj — italoj maltrankviliĝintaj kaj ĉagreniĝintaj. Arturon, samkiel lian patrinon, oni amis en la domo, tial nun homoj densiĝis ĉirkaŭ li, kisis liajn manojn kaj veston. Ĝiano Battista ankaŭ staris tie kaj larmoj falis sur liajn grizajn lipharojn. Neniu el Burton familio venis adiaŭi. Ilia apatio ankoraŭ pli substrekis sindonemon kaj amon de geservistoj, tial Arturo apenaŭ ne ekploris premante etenditajn manojn.
— Adiaŭ, Ĝiano Battista, kisu viajn etulojn! Adiaŭ, Terezo! Preĝu pro mi kaj helpu al vi dio! Adiaŭ, adiaŭ…
Li haste malsupreniĝis laŭ la ŝtuparo. Post minuto restis stari ĉe la sojlo nur malgranda grupo de silentaj viroj kaj ploregantaj virinoj observanta la forveturantan ĉaron.
Ĉapitro 6. Trompa truko de la kolonelo
Oni malliberigis Arturon en grandan mezepokan fortreson situantan apud haveno.
Vivo en prizono estis ne tro malfacila. Ĉelo de Arturo estis malseka kaj malluma, sed li elkreskis en domo sur Via Borra, tial sekve prema aero, fetoro kaj ratoj ne estis surprizo por li. Nutraĵoj estis malabundaj kaj aĉaj, sed Ĝejmso akiris permeson sendi al la vicfrato ĉion necesan el hejmo. Arturo troviĝis en sola ĉelo kaj kvankam inspekto estis ne tro severa, kiel li supozis, tamen li ne sukcesis ekscii kialon de sia aresto. Samtempe lin ne lasis tiu anima kvieteco, kun kiu li eniris la fortreson. Legado de libroj estis malpermesata, tial li multe preĝis kaj meditis, tolereme atendante pluajn eventojn.
Foje matene gardisto malŝlosis pordon de la ĉelo kaj diris: — Bonvolu eliri!
Du aŭ tri fojoj Arturo penis demandi lin, sed respondoj estis ĉiam samaj: "Parolado estas malpermesata", tial Arturo silente sekvis la soldaton laŭ malsekaj kortoj, koridoroj kaj ŝtuparoj. Finfine lin oni venigis en grandan helan ĉambron, kie ĉe longa tablo plenigita de multaj paperoj, sidis tri militistoj. Kiam li estis venanta, iliaj mienoj tuj iĝis gravaj kaj oficialaj. Plej maljuna el ili, pimpa kolonelo kun grizaj vangharoj, indikis seĝon starantan ĉe posta flanko de la tablo kaj komencis anticipan pridemandadon.
Arturo atendis minacojn, insultojn kaj blasfemojn, tial li preparis sin respondi kun sinregado kaj digno. Sed li estis agrable surprizita. La kolonelo aspektis serioze, laŭmilite seke, sed senriproĉe ĝentile. Sekvis ordinaraj demandoj: nomo, aĝo, nacieco, civila stato; respondoj tuj estis enskribitaj.
Arturon jam penetris enuo kaj malpacienco, sed subite la kolonelo demandis:
— Kaj nun, sinjoro Burton, diru al ni, kion vi scias pri "Juna Italio"?
— Mi scias, ke tiu ĉi politika societo eldonas ĵurnalon en Marsejlo, kiu cirkulas en Italio cele prepari la popolon por ribelo kaj forpeli aŭstran armeon el la lando.
— Ĉu vi mem legis la ĵurnalon?
— Jes. Mi interesiĝis pri ĝi.
— Kiam vi estis leganta, ĉu vi pensis, ke vi agas kontraŭleĝe?
— Certe.
— Kie vi prenis ekzemplerojn trovitajn en via ĉambro?
— Tion mi ne povas malkovri.
— Sinjoro Burton, ĉi tie oni ne rajtas respondi "mi ne povas". Vi devas respondi plene ĉiujn miajn demandojn.
— Tiam mi diru: "mi ne volas", se mia antaŭa respondo ne plaĉas al vi.
— Se vi plu interparolos kun mi ĉi-tone, do vi bedaŭros pri tio ĉi, — notis la kolonelo.
Nericevinte respondon li daŭrigis: — Mi povas aldoni, ke laŭ nia informo, via ligo kun tiu societo estas pli densa kaj ĝi inkluzivis ne nur legadon de literaturo. Konfeso pri tio estos avantaĝa por vi. Tiel aŭ aliel ni ĉion malkovros kaj tiam vi konvinkiĝos, ke nuna via konduto estas senutila.
— Mi havas neniun deziron senkulpigi min mem. Kion vi volas scii?
— Unue, diru al ni, kial vi, alilandulo, implikiĝis en tiun ĉi aferon?
— Mi multe pensis kaj legis pri la subjekto kaj ion ajn konkludis.
— Kiu persvadis vin membriĝi al la societo?
— Neniu. Tio estis mia propra deziro.