— Ne ŝancelu min! — abrupte diris la kolonelo. Pacienco, ŝajne, komencis lasi lin. — Al politikaj societoj oni ne aliĝas sen ies influo. Al kiu vi komunikis vian deziron aliĝi?
Silento.
— Estu afabla respondi.
— Tiuj ĉi demandoj ne estos responditaj.
En voĉo de Arturo aŭdiĝis malafableco. Iu stranga agaco plenigis lin. Li jam sciis pri arestoj en Livorno kaj Piso, kvankam li ne imagis tutan realan frakason. Tamen eĉ tiu ĉi informo estis sufiĉa por maltrankviligi lin pri sortoj de Gemo kaj ceteraj geamikoj.
Afekta ĝentileco de la oficiro, leksika turniro, enuiga ludo de insidaj demandoj kaj evitemaj respondoj maltrankviligis kaj kolerigis lin. Ankaŭ brua paŝado de gardisto malantaŭ la pordo tre nervozigis lin.
— Interalie, kiam lastfoje vi vidis Ĝiovanon Bolon? — subide demandis la kolonelo. — Ĉu antaŭ via forveturo el Piso?
— La nomo ne estas konata al mi.
— Kial? Ĝiovano Bolo? Vi lin tre bone konas. La junulo altkreska kun vangoj senharaj. Ja li estas via kamarado universitata.
— Mi konas ne ĉiun studenton.
— Bolon vi nepre devas koni. Vidu: jen lia skribaĵo. Estas rimarkeble, ke vin li bone konas.
Kaj la kolonelo neglekte transdonis al li paperon , en kies supro estis vorto "Protokolo" kaj en malsupro estis signaturo "Ĝiovano Bolo". Haste rigardinte ĝin, Arturo trafis sian nomon.
Li mire demandis: — Ĉu vi volas, ke mi tralegu ĝin?
— Jes, certe. Tie temas pri vi mem.
Arturo komencis legi kaj oficiroj rigardis lian mienon. La dokumento entenis eksplikojn eldonitajn je multaj demandoj. Probable Bolo ankaŭ estis arestita! La unuaj eksplikoj estis tute ordinaraj. Poste sekvis kurta raporto pri ligoj de Bolo kun la societo, pri dissendo de malpermesata literaturo en Livorno kaj pri studentaj kunvenoj. Ankaŭ Arturo tralegis jenon: " Inter niaj aliĝuloj estis unu juna anglo, Arturo Burton, el familio de riĉaj livornaj ŝipoposedantoj".
Sango plenigis vizaĝon de Arturo. Bolo denuncis lin! Bolo, kiu solene akceptis devojn de gvidanto, Bolo, kiu varbis Gemon… kaj amis ŝin! Li metis la paperon sur la tablon kaj mallevis la okulojn.
— Mi esperas, ke tiu ĉu eta dokumento refreŝigis vian memoron? — ĝentile demandis la kolonelo.
Arturo nege skuis la kapon.
— Mi ne konas tiun ĉi nomon, — seke ripetis li. — Ŝajne aperis ia misaĵo.
— Misaĵo? Absurdo! Sciu, s-ro Burton, ke kavalireco kaj donkiĥoteco estas aprobindaj trajtoj, sed ne endas absurdigi ilin ĝis ekstremo. Tiel ofte eraras junularo. Pripensu: ĉu devas kompromiti sin mem kaj malprofiti en via vivo pro tiuj bagateloj? Vi indulgas la homon, kiu vin perfidis. Vi mem povas vidi, ke li ne estis tro skrupula, kiam li donis eksplikojn pri vi.
Ia moko aŭdiĝis en voĉo de la kolonelo. Arturo ektremis; subita konjekto venis lian kapon.
— Tio ĉi estas mensogo! Vi faris fraŭdon! Tio ĉi vidiĝas sur via vizaĝo! — ekkriis li. — Tiamaniere vi volas konvikti iun arestitan kaj entiri en kaptilon min! Trompulo, mensogulo, kanajlo…
— Silenton! — eferveskis la kolonelo, kiu furioziĝis kaj stariĝis de sur seĝo. Liaj kolegoj jam ekstaris.
— Kapitano Tomasio [Tomassi], — diris la kolonelo kaj turniĝis al unu el tiuj, — voku gardon kaj ordonu meti la junulon en karceron por kelkaj tagoj. Ŝajne li bezonas bonan lecionon, tial ni lin prudentigos.
Karcero estis malluma, malseka kaj malpura kavo en subgrundo. Anstataŭ "prudento" en ĝi Arturo spertis ekstreman koleron. Lia luksa hejmo, kie li kreskadis, kutimigis lin postuli ĉie purecon, tial la ofendita kolonelo povus plene kontentiĝi per la unua impreso, kiun sentis Arturo pro aglutinaj, mucidaj vandoj, kotplena planko kaj terura fetoro, kiun aperigis kloako kaj forputrita lignaĵo. Arturon oni enpuŝis en tiun ĉi karceron kaj ŝlosis la pordon; li singarde ekpaŝis antaŭen kaj levinte brakojn komencis kun ega abomeno palpi aglutinajn vandojn en mallumo, por trovi taŭgan lokon sur planko, kiu havus malpli da koto.
Li pasigis tutan tagon en plena mallumo kaj silento; nokte okazis neniuj ŝanĝoj. Li havis neniujn impresojn elekstere kaj tial li nenion sciis pri reala tempo. Kaj, kiam sekvan matenon en la pordo tintis ŝlosilo kaj timiĝintaj ratoj kun knaro trakuris preter liaj piedoj, li saltleviĝis panike. Lia koro batis furioze, en oreloj estis bruo, kvazaŭ li estis sen lumo kaj sonoj dum longaj monatoj anstataŭ kelkaj horoj.
La pordo malfermiĝis kaj la karceron penetris malforta radio de lanterno, kiu ŝajnis al li blindiginta. Ĉefa provoso alportis panpecon kaj kruĉon da akvo. Arturo ekpaŝis antaŭen. Li opiniis, ke li estos liberigita. Sed ĝis kiam li komencis paroli, la provoso donis al li panon kaj akvon, turniĝis kaj silente eliris ŝlosinte la pordon.
Arturo stamfis. Unue en vivo li eksentis furiozon. Ĉiun horon li pli kaj pli perdadis imagon pri loko kaj tempo. Mallumo ŝajnis al li senlima, sen komenco kaj fino. Lia vivo kvazaŭ haltis.
La trian tagon vespere, kiam la karceron revenis la provoso kune kun konvojanto, Arturo perplekse ekrigardis ilin, ŝirminte la okulojn permane de nekutima lumo kaj vane penis kalkuli horojn, tagojn kaj semajnojn, dum kiuj li troviĝis en tiu ĉi tombo.
— Bonvolu eliri, — malvarme kaj oficiale diris la provoso.
Arturo mekanike treniris post li per mallertaj paŝoj, stumblante kaj ŝanceliĝante kvazaŭ ebriulo. Li deŝovis brakon de la provoso, kiu volis helpi al li ascendi laŭ kruta ŝtuparo, kiu kondukis al la korto, sed kiam li atingis lastan ŝtupon, li subite eksentis vertiĝon, ŝanceliĝis kaj nepre falus renverse, se la provoso ne subtenus liajn ŝultrojn.
— Nenio grava okazis, — diris ies gaja voĉo. — Tion ĉiu spertas, kiu trafas freŝan aeron.
Arturo turmente enspiris, kiam oni akvoŝprucigis lian vizaĝon. Mallumo ŝajne deiĝis de li kaj brue dispeciĝis. Li tuj rekonsciiĝis, deŝovis brakon de la provosto kaj per preskaŭ firma paŝado trairis koridoron kaj ŝtuparon. Ili haltis antaŭ la pordo. Post kiam ĝi estis malfermita ili eniris la ĉambron, en kiu oni pridemandis lin unuafoje. Li ne tuj rekonis ĝin, tial li mire rigardis la tablon kun amaso da paperoj kaj oficirojn sidantajn sur samaj seĝoj.
— A ha, sinjoro Burton!, — diris la kolonelo. — Mi esperas, ke nun vi estas pli malkaŝema. Nu, ĉu al vi plaĉis la karcero? Ĝi ne estas same luksa, kiel gastoĉambro de via frato. Ĉu ne?
Arturo levis siajn okulojn je ridetanta vizaĝo de la kolonelo. Li eksentis grandan deziron ĵeti sin sur tiun ĉi dandon kun grizaj vangharoj kaj mordi lian gorĝon. Evidente lia deziro estis videbla sur lia vizaĝo, ĉar la kolonelo tuj aldonis per tute malsama voĉo: — Sidiĝu, sinjoro Burton, kaj trinku akvon. Mi opinias, ke vi estas tre emociplena.
Arturo forpuŝis glason da akvo, kiun oni donis al li, metis siajn kubutojn sur la tablon kaj manon sur la frunton, penante kolekti pensojn. La kolonelo atente observis lin, rimarkante per lerta okulo kaj mantremadon, kaj nervozajn lipojn, kaj malsekiĝintajn harojn, kaj senbrilan rigardon, — tuton, kio parolis pri fizika malforteco kaj deprimo.
— Nun, sinjoro Burton, — rediris la kolonelo post kelkaj minutoj, — revenu ni tien, kie ni haltis lastan fojon. Tiam okazis eta malagrablaĵo kun vi, sed nun mi havas nuran deziron: esti indulgema. Se vi kondutos respektive, tiam ni traktos vin sen troa rigoreco.
— Kion vi volas de mi?
Arturo diris la frazon per tute nekutima akra kaj moroza tono.
— Mi volus nur, ke vi diru malkaŝe kaj honeste, kion vi scias pri la societo kaj ĝiaj membroj. Antaŭ ĉio, ĉu delonge vi konas Bolon?
— Mi lin neniam renkontis. Mi absolute nenion scias pri li.
— Ĉu? Bone, ni baldaŭ revenos al tio ĉi. Ĉu eble vi konas junulon nomatan Karlo Bini?