Выбрать главу

— Mi neniam aŭdis la nomon.

— Tio estas stranga. Nu, kaj kion vi povas diri pri Francesco Neri?

— Mi unue aŭdas tiun ĉi nomon.

— Sed jen letero adresita al li kaj skribita per via mano! Vidu.

Arturo neglekte ekrigardis la leteron kaj demetis ĝin flanken.

— Ĉu vi rekonas ĝin?

— Ne.

— Kial vi negas, ke skribmaniero estas via?

— Mi nenion negas. Mi ne rememoras tiun ĉi leteron.

— Ĉu eble vi rememoros jenon.

Oni donis alian paperon. Li rekonis leteron, kiun li skribis aŭtune al unu kamarado-studento.

— Ne.

— Kaj vi ne konas personon, al kiu ĝi estas adresita?

— Mi ne konas.

— Via memoro estas kurioze kurta.

— Ĝi estas difekto, pro kiu mi delonge suferas.

— Ĉu vere? Tamen mi aŭdis de unu el universitataj profesoroj, ke vi ne estas malkapabla, sed eĉ male.

— Vi juĝas pri kapableco probable de polica vidpunkto. Universitataj profesoroj uzas la vorton en malsama senco.

Kreskanta agaco klare aŭdiĝis en respondoj de Arturo. Malsato, prema aero kaj dormodeziro dolorigis lian korpon. Ĉiu lia osteto malsanis kaj voĉo de la kolonelo nervozigis lin samkiel skrapado de grifelo laŭ tabulo.

— Sinjoro Burton, — grave diris la kolonelo pli apoginte sin al seĝodorso, — vi ree forgesiĝis. Mi avertas vin ankoraŭfoje, ke tia parolmaniero ne okazigos al vi bonon. Vi jam estis en la karcero kaj supozeble vi ne volas veni ĝin la duan fojon. Mi diru al vi rekte: mi uzos al vi severajn punrimedojn. Memoru, ke mi havas pruvojn — persvadajn pruvojn, — ke iuj junuloj, kiujn mi menciis, kaŝe liveris malpermesatan literaturon tra ĉi tiea haveno kaj vi interrilatis kun ili. Do, ĉu vi intencas sen perforto diri, kion vi scias pri tio ĉi?

Arturo ankoraŭ pli mallevis sian kapon. Blinda kolerego moviĝis en li kvazaŭ viva ulo. Penso, ke li povas perdi memregadon, timigis lin pli, ol minacoj. Li unuefoje klare eksensis, ke ĝentlemana modereco kaj kristana pieco ne kapablas helpi al li, tial li ektimis sin mem.

— Mi atendas respondon, — diris la kolonelo.

— Mi povas neniun respondon doni.

— Ĉu vi efektive rifuzas respondi?

— Mi nenion diros.

— Konklude mi devas ordoni, ke vin oni revenigu la karceron kaj tenu tie ĝis kiam via decido ŝanĝiĝos. Se vi plu ne prudentiĝos, mi ordonos kateni vin.

Arturo levis la kapon. Laŭ lia korpo trakuris tremado.

— Vi rajtas fari ĉion laŭ via deziro, — diris li mallaŭte. — Sed, ĉu permesos la angla ambasadoro, ke tiel oni traktos kun la brita regnano sen iuj ajn konviktoj?

Finfine Arturon oni forkondukis en saman kameron, kie li falis sur liton kaj tradormis ĝis sekva mateno. Oni lin ne katenis kaj ne metis en la timigan karceron, sed malamikeco inter li kaj la kolonelo pliiĝis dum ĉiu pridemandado.

Vane Arturo petis dion, ke li donu al li fortojn por superi propran koleron, vane li meditis tutajn noktojn pri toleremo kaj kvieteco de Kristo. Ĉiun fojon, kiam oni alkondukis lin en longan, preskaŭ nudan ĉambron, en kiu staris sama tablo kovrita per verda drapo; ĉiun fojon, kiam li vidis antaŭ si farbitajn lipharojn de la kolonelo, malamo tuj replenigis lin kaj provokis acidajn, malestimajn respondojn. Ankoraŭ ne pasis eĉ unu monato post malliberigo de Arturo, sed ilia reciproka incito atingis tian nivelon, ke ambaŭ ne povis vidi unu la alian sen kolero.

Konstanta streĉo de tiu ĉi kolizio pli kaj pli premis nervojn de Arturo. Li sciis, ke lin oni atente gardas, tial kiam li estis rememorinta rakontojn de arestitoj, ke ilin oni kaŝe svenigas per beladono, por subaŭskulti ties delirojn, li preskaŭ ĉesigis siajn dormadon kaj manĝadon. Iufoje, kiam preter li trakuris rato, li, kovrita per malvarma ŝvito, akre eksaltis kaj tremis pro penso, ke iu kaŝiĝas en la kamero kaj subaŭskultas, ĉu eble li ion diras dum dormado.

Ĝendarmoj evidente celis kapti lian kompromitan vorton por akuzi Bolon. Tial Arturo tre timis ion gravan elbabili. Tagon kaj nokton nomo de Bolo estis en lia kapo, ĝin li rememoris dum preĝado kaj anstataŭ Mario parolis Bolo. Plej malbona estis tio, ke lia religieco forpasadis ĉiutage kune kun la ekstera mondo. Kun febra obstineco Arturo alkroĉiĝis al tiu lasta apogo dum longatempaj litanioj kaj meditadoj. Tamen pensoj pri Bolo okupis plej gravan lokon kaj vortojn de preĝoj li ripetis meĥanike.

Multe konsolis Arturon vizitoj de la ĉefa prizona provoso. La diketa senhara oldulo komence penis aspekti kiel tre severema. Tamen bonkoreco, videbla en ĉiu faldeto de lia pufa vizaĝo, superis lian devon kaj baldaŭ li komencis transdoni mesaĝojn de arestitoj el unu kamero en la alian.

Iun tagon mezmaje la provoso eniris kun tia sombra kaj morna fizionomio, ke Arturo mire ekrigardis lin.

— Kio okazis hodiaŭ, Enriko? — ekkriis li.

— Nenio! — malkontente respondis Enriko kaj proksimiĝinte al lito de Arturo malĝentile detiris lian plejdon.

— Kial vi fordonas mian plejdon? Ĉu mi estos translokita en alian kameron?

— Ne, oni vin ellasas.

— Ellasas? Hodiaŭ? Por ĉiam? Enriko!

Tre emociiĝinta Arturo kaptis manon de la maljunulo, sed tiu abrupte eltiris ĝin.

— Enriko, kio okazis kun vi? Kial vi ne respondas? Diru, ĉu ni ĉiuj estos liberigitaj?

Tamen repliko estis nur malestima grumblado.

— Sufiĉe! — Arturo kun rideto reprenis manon de la provoso. — Ne koleru, mi tutegale ne ofendiĝos. Mi volas scii pri aliaj arestitoj.

— Pri kiuj arestitoj? — grumblis Enriko kaj subite forĵetis ĉemizon de Arturo, kiun li pakis. — Ĉu pri Bolo ankaŭ?

— Certe, pri Bolo kaj pri ceteraj. Enriko, nu kio okazis finfine kun vi?

— Ŝajne la povrulon oni baldaŭ ne liberigos, ja lin perfidis lia kamarado! — Kaj indigna Enriko reprenis la ĉemizon.

— Ĉu perfidis lia kamarado? Ho, kia teruro! — Arturo larĝe malkovris la okulojn.

Enriko rapide turniĝis.

— Ĉu tiu perfidulo estis ne vi?

— Kion vi parolas, Enriko? Kial mi?

— Almenaŭ tion oni diris al li dum enketado. Mi estas tre feliĉa, ke perfidulo ne estas vi. Mi ĉiam opiniis, ke vi estas honesta homo. Iru ni!

Enriko eliris koridoron, Arturo sekvis lin. Kaj subite kvazaŭ lumo disigis konfuzon de lia intelekto:

— Oni diris al Bolo, ke lin perfidis mi! Nu, certe! Kaj al mi oni diris, ke min perfidis Bolo. Sed Bolo ne estas tiom malsaĝa por kredi tiun ĉi absurdon.

— Ĉu efektive tio ne estas vero? — Enriko haltis ĉe ŝtuparo kaj ĵetis sur Arturon ekzamenan rigardon.

Arturo nur ŝultrotiris.

— Certe, tio estas mensogo!

— Bone! Mi estas feliĉa aŭdi tion ĉi, knabo, kaj mi transdonos al Bolo viajn vortojn. Tamen vi devas scii, ke oni diris al li, ke vi perfidis lin pro… nu, ĝenerale, pro ĵaluzo. Kvazaŭ vi ambaŭ amas unu fraŭlinon.

— Tio ĉi estas mensogo! — elparolis Arturo per rapida, intermita flustro. Lin kaptis abrupta, paralizanta ĉiujn fortojn, timo. "Amas unu fraŭlinon!.. Ĵaluzo!" Kiamaniere oni eksciis pri ŝi?

— Atentu unu minuton, mia knabo! — Enriko haltis en koridoro proksime de ĉambro de enketisto kaj traflustris: — Mi fidas vin. Sed diru al mi ankoraŭ jenon. Mi scias, ke vi estas katoliko. Ĉu vi ion gravan diris dum la konfeso?

— Tio ĉi estas mensogo! — apenaŭ ne senspiriĝinte ekkriis Arturo la trian fojon.

Enriko ŝultrotiris kaj ekpaŝis antaŭen. — Certe, vi pli bone scias. Tamen vi ne estas la unua, kiu estas kaptita je tiu fiŝhoko. Nun en Piso estas granda bruo pri iu sacerdoto, kiun konviktis viaj amikoj. Oni eldonis broŝuron kun averto, ke li estas spiono.