Li sidiĝis sur randon de la lito, krucis siajn brakojn ĉe ĝia dorso kaj metis la kapon sur ilin. Tempo ankoraŭ sufiĉas, sed lia kapo tre doloras, doloras eĉ la cerbo mem… Kaj ĉio estas tiel stulta, tiel sensenca…
Ĉe la enira pordo abrupte iu eksonorigis. Arturo saltleviĝis kaj, sufokiĝante pro teruro, ĉirkaŭbrakis sian kolon. Ili revenis kaj li sidas ĉi tie nenion farante! Valorinda tempo jam forpasis kaj nun li devas vidi ties vizaĝojn, aŭskulti senkorajn, mokajn vortojn. Estus submane almenaŭ tranĉilo!
Kun despero li ĉirkaŭrigardis la ĉambron. En ŝranko staris korbo de lia patrino. Tie devas troviĝi tondilo. Li tranĉos per ĝi sian vejnon. Ne, littuko kaj najlo pli taŭgas… nur sufiĉus tempo.
Li detiris de la lito littukon kaj kun febra rapideco komencis disŝiri ĝin je rubandoj. Sur la ŝtuparo ekaŭdiĝis paŝoj. Ne, rubando estas tro larĝa: farita el ĝi maŝo ne povos stringi. Li hastis, la paŝoj alproksimiĝis. Lia sango brue pulsis en la kapo kaj obtuze resonis en la oreloj. Pli baldaŭ, pli baldaŭ! Ho, dio! Necesas nur kvin minutojn!
Ĉe la pordo oni ekfrapis. Rubando de littuko elfalis el liaj manoj; li svenis, embuskis senspire kaj fiksaŭskultis. Iu prenis anson de la pordo; aŭdiĝis voĉo de Julio: — Arturo!
Li ekstaris malfacile spirante.
— Arturo, malfermu la pordon, ni atendas.
Li prenis la disŝiritan littukon, enŝovis ĝin en komodan keston kaj haste ordigis la liton.
— Arturo. — Tio estis voĉo de Ĝejmso, kiu senpacience ŝancelis la anson. — Ĉu vi estas dormanta?
Arturo ĉirkaŭrigardis kaj konvinkiĝis, ke ĉio estas en ordo, kaj malfermis la pordon.
— Mi opinias, Arturo, ke vi povus plenumi mian peton kaj ĝisatendi nian revenon! — diris furioza Julio enkurante la ĉambron. — Ĉu laŭ vi sekvas, ke ni devas stari duonhoron antaŭ la pordo?
— Kvar minutojn, mia kara, — kviete korektis ŝin Ĝejmso enirante la ĉambron post ŝia roza satena trenaĵo. — Mi juĝas, Arturo, ke estus pli dece, se…
— Kion vi volas? — interrompis lin la junulo. Li staris tenante la pordan anson kaj kvazaŭ kaptita besto ŝtele ĵetis rigardojn je gefratoj. Tamen Ĝejmso estis tre stulta kaj Julio estis tre kolerema, por rimarki ilin.
Sinjoro Burton altiris seĝon por la edzino kaj sidiĝis mem, akurate ordiginte sur genuoj novan pantalonon.
— Mi kaj Julio, — komencis li, — devas serioze interparoli kun vi…
— Mi nun ne povas vin aŭskulti. Mi… mi malbone fartas. Mia kapo doloras. Vi devas atendi.
Arturo traparolis tion per stranga, obtuza voĉo, en ia konfuzita maniero.
Ĝejmso mire ekrigardis lin. — Kio okazis kun vi? — demandis li maltrankvile, rememorinte, ke Arturo revenis el la infektujo. — Ĉe eble vi estas malsana? Laŭ mi, vi febras.
— Malgravaĵo! — abrupte interrompis lin Julio. — Ordinara komedio. Simple li hontas rekte rigardi niajn okulojn… Venu ĉi tien, Arturo, kaj sidiĝu.
Arturo malrapide trapasis la ĉambron kaj eksidis sur randon de la lito.
— Do — diris li lace.
Sinjoro Burton iomete tusis, ordigis sian glatan, senmakulan barbon kaj komencis antaŭpreparitan parolon: — Mi sentas mian devon… mian malfacilan devon interparoli kun vi pri via tre stranga konduto kaj pri viaj interrilatoj kun… leĝorompintoj, kun personoj havantaj difektitan reputacion. Mi konvinkiĝis, ke vin gvidis pli frivoleco ol perverseco… Li paŭzis.
— Do, — Arturo ripetis.
— Konklude, mi ne volas esti tro severa, — daŭrigis Ĝejmso, kiu nevole moliĝis vidante lacan desperon en mieno de Arturo. — Mi estas preta supozi, ke vin perversigis malbonaj kamaradoj, kiuj uzis viajn junecon, malspertecon, frivolecon kaj … impresemecon, kiun ŝajne vi heredis de via patrino.
Arturo malrapide translokis sian rigardon je portreto de la patrino, sed lia silentado daŭris.
— Vi certe devas kompreni, — daŭrigis Ĝejmso sian paroladon, — ke mi ne povas permesi loĝi en mia domo homon, kiu malgloris nian familian nomon havantan grandan respekton.
— Do, — ankoraŭfoje ripetis Arturo.
— Kial! — ekkriis Julio, kiu kun knaro fermis sian ventumilon ĵetante ĝin sur la genuojn. — Ĉu vi nenion volas diri pli ol tiu "do"?
— Agu laŭ via volo, — malrapide respondis Arturo. — Al mi estas tutegale.
— Tutegale! — ripetis, perpleksa per tiu ĉi respondo, Ĝejmso. Lia edzino ridante ekstariĝis de la seĝo: — Sekve al vi estas tutegale!.. Nu, Ĝejmso, mi esperas, ke vi nun komprenas, ke lian dankon mi ne sukcesos ricevi. Mi antaŭsentis, kion rezultigos malsevereco al katolikaj aventuristinoj kaj al ties…
— Pli mallaŭte, mallaŭte! Ne parolu pri tio, mia kara.
— Sensencaĵo, Ĝejmso! Ni estis tro longe sentimentalaj! Kaj kun kiu? Kun iu aminfano, kontraŭleĝe naskita knabo penetrinta nian familion! Sciu li, kiu estis lia patrino! Kial ni devas varti idon de katolika sacerdoto? Jen — legu!
Ŝi eltiris el poŝo ĉifitan paperfolion kaj ĵetis ĝin trans la tablo al Arturo. Li disvolvis la paperfolion kaj rekonis skribmanieron de la patrino. Laŭ dato, la letero estis skribita antaŭ kvar monatoj ĝis lia naskiĝo. Tio ĉi estis konfeso adresita al ŝia edzo. Malsupre estis du subskriboj.
Arturo malrapide translokis la okulojn de unu linio al la dua ĝis fino, kie post mallertaj literoj, skribitaj per mano de lia patrino, estis konata familiara subskribo: "Lorenzo Montanelli". Kelkajn minutojn li rigardis ĝin, kaj poste dirinte nenion, faldis la paperfolion kaj metis ĝin sur la tablon.
Ĝejmso stariĝis kaj prenis brakon de la edzino.
— Nu, Julio, sufiĉas, iru malsupren. Jam estas malfrue kaj mi bezonas interparoli kun Arturo pri aferoj neinteresaj por vi.
Julio ekrigardis la edzon, poste Arturon, kiu silentis mallevinte la okulojn.
— Li kvazaŭ ŝajnigas sin freneza, — tramurmuris ŝi.
Post kiam Julio preninte trenaĵon forlasis la ĉambron, Ĝejmso fermis la pordon kaj revenis al la tablo.
Arturo sidis kiel antaŭe, senmove kaj silente.
— Arturo, — komencis Ĝejmso pli mole, ĉar Julio jam ne povis lin aŭdi, — mi tre bedaŭras, ke ĉio tiel okazis. Vi povis plu nenion scii. Tamen nenion eblas ŝanĝi. Estas agrable por mi vidi vian nunan sinregadon. Julio tro superemociiĝis… Virinoj ĝenerale… Sed, lasu ni tion. Mi ne volas esti ekstreme severa…
Li eksilentis por rimarki, kiun rezulton efektivigis je Arturo lia maleco, sed tiu same ŝajnis tute indiferenta.
— Certe, mia kara knabo, tio ĉi estas tre malgaja historio, daŭrigis Ĝejmso post paŭzo, — sekve estas pli bone ne mencii ĝin entute. Mia patro estis tre grandanima, tial li ne divorcis de via patrino, post kiam ŝi konfesis al li pri sia adulto. Li nur postulis, ke la homo, kiu pekigis ŝin, tuj forlasu Italion. Vi scias, ke li forveturis en Ĉinion kiel misiisto. Mi persone oponis, ke vi renkontis kun li post lia reveno. Tamen mia patro permesis al li instrui vin metinte solan kondiĉon, ke li neniam vidos vian patrinon. Efektive, ili ambaŭ poste neniam renkontis, ĝis ŝia morto. Tio ĉi estas tre veinda, sed…
Arturo levis la kapon. Lia vizaĝo aspektis absolute senviva, kiel vaksa masko.
— Ĉu ŝajnas al v-vi, — traparolis li mallaŭte kaj ial balbutante, — ke ĉio ĉi estas mire drola?
— Drola? — Ĝejmso kune kun la seĝo demoviĝis de la tablo kaj forgesinte eĉ koleriĝi, kun mirego ekrigardis Arturon. — Drola? Arturo! Vi freneziĝis!