— Sendube ni devas utiligi la okazon, — ekparolis unu el ĉeestantoj, grizhara advokato, per langvora voĉtono. — La alian fojon jam ne okazos tiuj favoraj kondiĉoj por efektivigo de serioza reformo. Tamen mi dubas, ke pamfletoj ion bonan efikos. Ili nur krueligos kaj timigos la registaron, sed tute neniel inklinigos ĝin al nia flanko. Sed ĝuste tion ni aspiras atingi. Se aŭtoritatuloj opinios pri ni, kiel pri danĝeraj agitantoj, do tiam niaj ŝancoj ricevi ilian helpon estos senrezultaj.
— Kion do vi proponas?
— Peticion.
— Al la Granda Duko?
— Jes, peticion pri vastigo de gazetara libereco.
Sidanta ĉe fenestro brunulo kun vigla, saĝa vizaĝo, ekridis turniĝinte al li: — Vi nenion atingos per peticio, — diris li. — Al mi ŝajnis, ke rezulto de Renzi afero elkuracis vin kontraŭ samaj iluzioj.
— Mia kara sinjoro! Mi estas ne malpli ol vi ĉagreniĝinta pri tio, ke ni ne sukcesis preventi transdonon de Renzi. Mi ne volus ofendi iun ajn el ĉeestantoj, sed mi devas noti, ke ni fiaskis ĉefe pro malpacienco kaj impeteco de kelkaj personoj. Mi certe ne kuraĝus…
— Hezito estas ĉefa trajto de ĉiu piedmontano, — abrupte interrompis lin la brunulo. — Mi ne scias, kie vi trovis malpaciencon kaj impetecon. Ĉu eble en tiuj humilaj peticioj, kiujn ni sendis kelkfoje? Povas esti tiel oni difinas impetecon en Toskanujo kaj Piedmontujo, sed ne en Napolo, de kie mi venis.
— Feliĉe, — replikis la piedmontano, — la napola impeteco estas sole en Napolo.
— Ĉesigu, ĝentlemanoj! — enmiksiĝis la profesoro. — Estas bonaj originalaj napolaj kutimoj samkiel la piedmontaj. Tamen nun ni troviĝas en Toskanujo, kies kutimo postulas ne deflankiĝi de esenco de afero. Grassini voĉdonas por la peticio, Galli oponas. Kaj kion diros vi, doktoro Rikardo [Riccardo]?
— Mi vidas neniun domaĝon en la peticio, kaj se Grassini verkos ĝin, do mi subskribos kun granda plezuro. Tamen mi insistas, ke per nuraj peticioj ne eblas ion pozitivan atingi. Kial ni ne povas eldoni samtempe peticiojn kaj pamfletojn?
— Ĉar simple pamfletoj armos la registaron kontraŭ ni kaj sekve ĝi neniel reagos niajn peticiojn, — diris Grassini.
— Sama rezulto estos ĉiuokaze. — La napolano stariĝis kaj alpaŝis al tablo. — Sinjoroj, vi troviĝas sur misa kurso. Vane admoni la registaron. Ni devas ribeligi la popolon.
— Pri tio estas pli facile paroli ol realigi. Kial vi intencas starti?
— Ne metu al Galli samajn demandojn. Li nepre komencos per bato laŭ kapo de cenzoro.
— Tute ne, — trankvile replikis Galli. — Ĉu vi opinias, ke veninta ĉi tien sudulo ne havas aliajn argumentojn krom tranĉarmilo?
— Kaj kion vi proponas?… — Ĉit, sinjoroj, atenton! Galli volas meti proponon.
Ĉiuj kunvenintoj, kiuj ĝis tiam grupiĝis laŭ du — tri personoj en diversaj anguloj, proksimiĝis al la tablo por aŭskulti Galli. Sed li proteste levis siajn brakojn: — Ne, sinjoroj, tio ne estas mia propono, simple mian kapon venis unu ideo. Mi opinias, ke en ĉiea jubilo pro agoj de la nova papo estas kaŝita granda danĝero. Li aperigis novan politikan kurson, donis amnestion, kaj do multaj homoj konkludas el tio, ke ni ĉiuj en la tuta Italio senescepte devas ĵeti sin en liajn brakumojn, por ke li konduku nin en la promesitan landon. Mi persone jubilas pro agoj de la papo samkiel ceteraj homoj. La amnestio estas bonega faro!
— Mi estas certa, ke lia sankta moŝto sentos sin absolute flatita… — malestime komencis Grassini.
— Ĉesigu, Grassini! Permesu al li eldiri! — interrompis lin Rikardo. — Mirinde! Vi kun Galli neniel povas deteni sin de kverelo. Vi similas katon kaj hundon… Daŭrigu, Galli!
— Jen kion mi volis diri, — daŭrigis la napolano. — Lia sankta moŝto agas sendube kun plej bonaj intencoj, sed kiel malproksime disvastiĝos liaj reformoj, jen estas alia demando. Nuntempe ĉio pasas glate. Reakciuloj en la tuta Italio unu-du monatojn estos kvietaj, ĝis falo de jubila ondo, kiun levis la amnestio. Sed estas dubinde, ke ili sen batalo fordonos potencon el siaj manoj. Mi opinias, ke mezvintre jezuitoj, gregorianoj, sanfedistoj kaj tuta cetera kliko komencos denove teksi intrigojn kaj elturmentos ĉiun nesubaĉeteblan personon.
— Tio ĉi ŝajnas vero.
— Do, ĉu ni sendos unu peticion post la alia kaj atendos, kiam Lambruĉini [Lambruschini] kune kun lia bando konvinkos la Grandan Dukon fordoni nin sub regado de jezuitoj kaj alvoki aŭstrajn husarojn por patroli stratojn, aŭ ni devancos ilin kaj profitos provizoran konsterniĝon por unufoje ekbati?
— Diru al ni antaŭ ĉio, pri kiu bato vi parolas?
— Mi proponus komenci organizitan propagandon kaj agitadon kontraŭ jezuitoj.
— Sed tio estos fakte deklaro pri militokomenco.
— Jes, ni malkaŝos ties intrigojn kaj sekretojn, ni alvokos la popolon unuiĝi por batali kontraŭ jezuitoj.
— Sed ĉi tie neniun oni povas konvikti.
— Neniun? Atendu tri monatojn kaj vi ekvidos multajn jezuitojn. Tiam estos tro malfrue.
— Jes. Tamen vi scias, ke por alvoki loĝantaron kontraŭ jezuitoj necesas paroli libere. Kial do vi evitos cenzuron?
— Mi ne evitos ĝin. Mi simple ĝin ignoros.
— Sekve vi eldonos pamfletojn anonime? Tio estas tre bone, sed ni jam provis presi en eksterleĝaj presejoj kaj ni scias, ke…
— Ne! Mi proponas presi pamfletojn libere kun niaj nomoj kaj adresoj. Persekutu ili nin, se ili estas tiel kuraĝaj.
— La projekto absolute ne taŭgas! — kontestis Grassini. — Pro tiu ĉi ekstravaganco ni devas enŝovi niajn kapojn en faŭkon de la leono.
— Nu, vi povas ne timi! — bruske respondis Galli. — Ni ne petas vin iri en prizonon pro niaj pamfletoj.
— Malpliigu vian abruptecon, Galli! — diris Rikardo. — Ĉi tie temas ne pri timeco. Ni ankaŭ, samkiel vi, estas pretaj iri prizonon pro nia afero. Sed endanĝeriĝi pro bagateloj mi ne volas. Mi proponas amendon al la deklarita projekto.
— Kiun?
— Mi opinias, ke ni povas elekti batalorimedon, kiu savos nin de kolizio kun cenzuro.
— Mi ne vidas, kiel vi tion atingos.
— Necesas aliformi kaj vuali niajn eldiraĵojn, por…
— …Por ilin ne komprenus cenzoro, ĉu ne? Kial do trovos veran ilian sencon malklera metiisto aŭ simpla laboristo? Tio ĉi aspektas nereale.
— Martini, kion vi opinias? — demandis la profesoro sidantan apud li larĝaŝultran viron kun granda nigra barbo.
— Mi nun ne estas preta aperigi mian opinion. Ni devas obteni ioman sperton kaj ekvidi ĝiajn rezultojn.
— Kaj vi, Sakoni [Sacconi]?
— Mi volus aŭskulti sinjorinon Bolo [Bolla]. Ŝiaj sugestoj ĉiam estas valoraj.
Ĉiuj turnis sin flanken al virino sidanta sur divano, kiu apogis sian mentonon per brako kaj silentis. Ŝi havis seriozajn, nigrajn okulojn, sed nun en ili vidiĝis amuza lumstrio.
— Mi timas, ke niaj opinioj estas malsamaj, — diris ŝi.
— Via originaleco estas permanenta, sed plej malbona estas tio, ke vi ĉiam pravas, — enkojniĝis Rikardo.
— Mi absolute konsentas, ke ni devas tiel aŭ aliel batali kontraŭ jezuitoj. Se unu armilo ne taŭgas, do necesas uzi la alian. Sed defio estas nesufiĉa kaj evitema taktiko estas malfacila. Nu, peticioj, laŭ mi, estas ĝenerale infanaj ludiloj.
— Mi esperas, sinjorino, — tre serioze diris Grassini, — ke vi ne sugestos al ni tiun metodon, kiel murdo.
Martini ektiris sian lipharon, kaj Galli neĝenante sin subridis. Eĉ la juna grava virino ne sukcesis deteni sin de rideto.
— Kredu min, — diris ŝi, — se mi estus sangoavida, do mia singardemo detenus min de deklaro pri tio, ĉar mi jam ne estas infano. Plej mortiga armilo, kiun mi scias, estas rido. Se ni atingos tion, ke la popolo mokos pri jezuitoj kaj ties pretendoj, tiam ni venkos sen sangoverŝo.