Выбрать главу

La komandanto finis sian kurtan diskurson kun patosa soleneco kaj atendis respondon de la kardinalo. Post longa silento ĝi aperis kaj surprizis lin per sia strangeco: — Kolonelo Ferrari, ĉu vi kredas dion?

— Via eminenco! — la kolonelo senspiriĝis pro protesta sento.

— Ĉu vi kredas dion? — ripetis Montanelli ekstarante kaj streĉante la rigardon. La kolonelo ankaŭ stariĝis.

— Via eminenco, mi estas kristano kaj ĝis nun oni neniam rifuzis absolvi min.

Montanelli prenis la krucon de sia brusto.

— Tiam ĵuru sur la kruco de redemptoro, kiu mortis pro vi, ke vi diros veron al mi.

La kolonelo staris konfuziĝinte kaj pensis: " Kiu el ni ambaŭ freneziĝis, mi aŭ li?"

— Vi petas min, ke mi donu mian konsenton je homa morto. Kisu la krucon, se vi povas, kaj diru al mi ankoraŭfoje, ke alia rimedo preventi grandan sangoverŝadon ne ekzistas. Kaj memoru, ke mensogo ĵetos vian senmorteblan animon en danĝeron.

Post paŭzo la komandanto prenis la krucon kaj premis ĝin al siaj lipoj.

— Mi kredas tion, — li diris.

Montanelli malrapide turniĝis.

— Mian difinitan respondon vi ricevos morgaŭ. Sed unue mi devas vidi Rivarezon kaj interparoli kun li sole.

— Via eminenco… mi volas sugesti… mi estas certa, ke vi bedaŭros pri tio. Ĉi-rilate li mem hieraŭ petis min pri rendevuo kun vi, sed mi malatentis tion, ĉar…

— Malatentis tion! — ripetis Montanelli. — La homo, troviĝanta en tia ekstrema cirkostanco, petas vin kaj vi malatentas tion!

— Mi pardonpetas, via eminenco, se mi nevole vin ĉagrenis, sed mi ne deziris vane malkvietigi vin. Mi jam sufiĉe bone konas Rivarezon, ĉar mi konvinkiĝis, ke li intencis insulti vin. Ankaŭ permesu al mi rimarkigi, ke sen gardo proksimiĝi al li ne eblas. Li estas tre danĝera, tial mi decidis apliki iujn necesajn rimedojn… cetere ne tro severajn.

— Ĉu vi reale opinias, ke ne eblas sengarde proksimiĝi al la malsana, nearmita homo, al kiu vi aplikis "iujn necesajn rimedojn"?

Montanelli parolis kviete kaj ĝentile, sed la kolonelo eksentis malestimon en lia voĉo, tial lia ofendiĝinta vizaĝo tuj eferveskis.

— Via eminenco rajtas agi laŭ via volo, — seke diris li. — Sed mi nur volis evitigi vin de aŭskultado de liaj teruraj blasfemaĵoj.

— Kio, laŭ via opinio, estas pli granda misfortuno por kristano: aŭskultado de blasfemaĵoj aŭ lasado de mizerulo en ekstremo?

La komandanto staris erektinte kun oficiala, kvazaŭ ŝtona, mieno. Lin tre ofendis tia molesto de Montanelli, tial li montris sian malkontentecon per tia nekutima ceremonieco.

— Je kioma horo via eminenco deziras viziti la arestiton? — li demandis.

— Mi vizitos lin nun.

— Se tio al via eminenco plaĉas. Bonvolu iomete atendi, ĉar mi sendos iun kun mia ordono, por ke oni lin preparu.

La komandanto haste deĵetis sian oficialan mienon. Li timis, ke Montanelli ekvidos rimenojn stringantajn Ojstron.

— Dankon, mi volas vidi lin senprokraste, ĝis kiam "oni lin preparu". Mi iros rekte la fortreson. Ĝis la revido, kolonelo. Atendu mian respondon morgaŭ matene.

Ĉapitro 6. Montanelli vizitas Ojstron en la fortresa prizono

Ojstro ekaŭdis, ke oni malfermas la pordon de lia kamero kaj indiferente ekrigardis flanken. Li supozis, ke denove aliris la komandanto turmenti lin per alia pridemandado. Sur la mallarĝa ŝtuparo aŭdiĝis paŝoj de soldatoj, kies pafilkapoj skrapis vandojn, kaj ies voĉo respektoplene diris: — Tiu ŝtupo estas kruta, via eminenco.

Ojstro konvulsie startis, sed rimenoj tuj dolore eniĝis en lian korpon, tial li premiĝis spiregante.

La kameron eniris Montanelli kune kun la serĝento kaj tri soldatoj.

— Estu afabla, via eminenco, kaj atendu minuton, — diris nervoze la serĝento, — unu el miaj soldatoj baldaŭ alportos seĝon. Pardonu nin, se ni scius pri via vizito, do ni preparus ĉion necesan anticipe por vi.

— Mi bezonas neniun preparon, serĝento. Lasu nin solaj kaj atendu sube kune kun viaj soldatoj.

— Jes, via eminenco. Jen la seĝo. Ĉu starigi ĝin apud li?

Kvankam Ojstro kuŝis kun la fermitaj okuloj, sed li sentis sur si rigardon de Montanelli.

— Ŝajne li dormas, via eminenco, — diris la serĝento, sed tiumomente Ojstro malfermis la okulojn.

— Ne, — li diris.

Kiam soldatoj jam estis forlasantaj la kameron subita eksklamacio de Montanelli haltigis ilin. Tiuj turniĝis kaj ekvidis, ke li kliniĝis super la arestito kaj ekzamenas rimenojn.

— Kiu faris tion? — li demandis. La serĝento ĉifis sian kaskedon enmane.

— Laŭ speciala ordono de la komandanto, via eminenco.

— Mi ne sciis tion ĉi, sinjoro Rivarez, — diris Montanelli kun granda kompato.

— Mi parolis al via eminenco, — replikis Ojstro kun sia rigora rideto, — ke mi n-n-neniam atendis kareson de mia kapo.

— Serĝento, kiel longe procedas la ordono?

— De post lia eskapo, via eminenco.

— Sekve, du semajnojn. Alportu tranĉilon kaj urĝe distranĉu rimenojn.

— Pardonu min, via eminenco, la prizona doktoro ankaŭ petis demeti rimenojn, sed kolonelo Ferrari malpermesis tion.

— Alportu tranĉilon tuj!

Voĉo de Montanelli restis trankvila, sed lia vizaĝo blankiĝis pro kolero. La serĝento elpoŝigis faldeblan tranĉilon, kliniĝis super Ojstro kaj komencis distranĉi rimenojn stringintajn liajn brakojn. Tamen li faris tion mallerte, tial lia manipulado nur pliigis ties negativan efikon. Ojstro ektremis kaj dentopremis sian lipon pro kroma doloro.

Montanelli rapide proksimiĝis al li: — Vi ne povas, donu la tranĉilon al mi.

— Aĥ-ĥ-ĥ!

Ojstro etendis flanken la brakojn kun longa ĝoja enspiro. Post momento Montanelli distranĉis rimenojn sur liaj maleoloj.

— Senkatenu lin, serĝento, kaj poste aliru al mi. Mi volas interparoli kun vi.

Li staris ĉe la fenestro kaj rigardis laboron de soldatoj senkatenantaj la arestiton. La serĝento aliris.

— Nun, — Montanelli diris, — rakontu al mi pri ĉio okazinta ĉi tie lastatempe.

La serĝento volonte komunikis ĉion, kion li sciis pri malsano de Ojstro, pri "disciplinaj rimedoj", pri malsukcesa provo de la kuracisto helpi.

— Sed mi opinias, via eminenco, — aldonis li, — ke la kolonelo volis tiamaniere akiri depozicion.

— Depozicion?

— Jes, via eminenco, antaŭihieraŭ mi aŭdis, ke la kolonelo proponis al li demeti rimenojn, — la serĝento rapide ekrigardis Ojstron, — se li konsentos respondi unu demandon…

Montanelli pugnigis sian manon kuŝantan sur fenestrobreto. Soldatoj interŝanĝis la rigardojn. Ili ĝis nun neniam vidis la ĝentilan kardinalon en kolerego.

Tiutempe Ojstro tute forgesis ilian ĉeeston, ĉar li ĝuis pro fizika sento de libereco. Li turniĝis, erektis kaj ĝenerale ekstazis.

— Vi povas eliri, serĝento, — la kardinalo diris. — Ne maltrankviliĝu pri via pseŭda disciplinorompo, ĉar vi komunikis al mi ĉion laŭ mia peto. Restigu nin solaj kaj faru tiel, ke neniu ĝenu nin. Post konversacio mi forlasos la kameron.