— Ĉio okazis sufiĉe simple. Mi kaŝis min en negocia ŝipo kaj atingis Sudan Amerikon.
— Kaj tie?
— Tie mi vivis, se oni povas tiel diri… Ho, de tiam, kiam vi instruis al mi filozofion en la teologia seminario, mi spertis multon! Vi diris, ke sonĝis min… Mi vin sonĝis ankaŭ…
Li ektremis kaj paŭzis.
— Tio estis, — li daŭris abrupte, — kiam mi laboris en minejo en Ekvadoro…
— Kiel ministo?
— Ne, kiel helpanto de ministo kune kun kulioj. Ni loĝis en barako staranta apud faŭko de la minejo. Tiam mi suferis pro sama malsano, kvankam mi ĉiutage portis pezajn ŝtonojn sub la arda suno. Unu nokton mi sonĝis, kiel vi malfermis la pordon. Vi tenis enmane krucifikson, kiu similis krucifikson pendantan surmure ĉi tie. Vi preĝis kaj pasis preter mi tre proksime. Mi ekkriis petante vin iel ajn helpi al mi: doni venenon aŭ tranĉilon, por ĉesigi miajn suferojn antaŭ mia freneziĝo… Kaj vi, aĥ…!
Per unu mano li kovris siajn okulojn kaj per la alia tenis Montanelli.
— Laŭ via vizaĝo mi vidis, ke vi aŭdis min, sed vi eĉ ne rigardis mian flankon kaj plu preĝis. Poste vi kisis la krucifikson, turniĝis kaj traflustris: — Mi tre kompatas vin, Arturo, sed mi ne rajtas aperigi miajn sentojn… Li ekkoleros. Tiam mi ekrigardis Kriston kaj ekvidis, ke lia ligna imago ridas… Poste mi rekonsciiĝis, ekvidis la barakon kaj kuliojn kun ties lepro, kaj komprenis, ke por vi pli gravas favoro de via diabla dio, ol mia savado el la infero. Kaj mi tion ĉi memorfiksis. Sed nun, kiam vi tuŝis min, mi tuj ĉion forgesis, kvankam mi same estas malsana. Ja mi amis vin iam… Tamen nuntempe inter ni povas okazi nenio, krom milito, milito, milito… Por kio vi tenas mian manon? Ĉu vi ne komprenas, ke dume vi kredas vian Jesuon ni estos malamikoj?
Montanelli klinis sian kapon kaj kisis vunditan manon de Ojstro: — Arturo, kiel mi povas ne kredi lin? Se mi konservis mian konfesion dum la pasintaj teruraj jaroj, ĉu mi povas dubi lin nun, kiam li redonis vin al mi? Rememoru, ja mi estis certa, ke mi mortigis vin.
— Vi ankoraŭ sukcesos efektivigi tion ĉi.
— Arturo!
Tio estis krio de aktuala teruro, sed Ojstro pluigis, kvazaŭ li nenion aŭdis: — Estu ni honestaj ĝisfine. Ni ne povas manpremi super la profunda abismo, kiu disigas nin. Se vi ne sukcesos aŭ ne ekvolos rezigni tiun objekton, — li ekrigardis la krucifikson pendantan surmure, — tiam donu vian sankcion al la kolonelo…
— Sankcion! Dio mia… sankcion… Arturo, sed mi amas vin!
Vizaĝon de Ojstro misformis grimaco de doloro.
— Kiun vi amas pli, min aŭ tiun ĉi aĵon?
Montanelli malrapide ekstaris. Teruro penetris lian animon kaj alpremis liajn ŝultrojn. Li sentis sin malforta, maljuna kaj velkinta, kiel folio, kiun tuŝis frosto. Li vekiĝis, lia sonĝo finiĝis kaj antaŭ li denove aperis darka malpleno.
— Arturo, kompatu min almenaŭ iomete!
— Ĉu vi kompatis min, kiam mi pro via mensogo iĝis sklavo sur sukeraj plantejoj? Vi tremas nun… Aĥ, tiuj korfavoraj sanktuloj! Laŭ volo de dio vi pentas siajn pekojn kaj vivas plu. Samtempe via filo mortas! Vi diris, ke amas min… Via amo estas sufiĉe kara por mi! Ĉu vi efektive pensas, ke post kelkaj mildaj vortoj al mi, antaŭa Arturo revenis? Ja mi lavis manĝilaron en abomenaj bordeloj kaj purigis ĉevalejojn de kreolaj farmuloj, kiuj mem similis bestaron. Mi estis histriono en vaganta varieteo, helpanto de matadoroj en korido. Mi obeis ĉiun nigran beston, kiu sukcesis alpremi mian kolon per sia piedo. Min oni malsatigis, opresis, senhonorigis. Mi, etendante manon, petis manĝrestaĵon, eĉ kovritan per ŝimo, sed ricevis rifuzon, ĉar unue oni nutris hundojn. Por kio mi rakontas tion ĉi al vi? Ĉu eblas mencii ĉion? Kaj nun… vi amas min! Ĉu via amo al mi egalas vian amon al dio? Ho, kion li okazigis por vi, tiu ĉi neŝanĝebla Jesuo? Ĉu li suferis pro vi tiel, kiel suferis mi? Pro kio vi amas lin pli ol min? Pro alnajlitaj brakoj? Tiam vidu la miajn! Vidu tie, kaj tie, kaj tie…
Li disŝiris sian ĉemizon kaj montris timigajn cikatrojn.
— Padre, via dio estas trompulo. Liaj vundoj kaj suferoj estas falsaj! Nur mi rajtas esti en via koro! Padre, ekzistas neniuj aliaj torturoj, kiujn mi spertis pro vi. Se vi nur scius, kion mi travivis! Tamen mi ne volis morti. Mi superis ĉiujn suferojn kaj hardigis mian animon per tolereco, ĉar mi strebis reveni kaj komenci batalon kontraŭ via dio. Tiu celo estis mia ŝildo, kiu gardis mian koron kontraŭ freneziĝo kaj morto. Kaj nun reveninte, mi revidas lin sur mia loko, tiun ĉi pseŭdan viktimon, kiu estis krucumita ses horojn kaj poste resurektis. Padre, min oni krucumadis kvin jarojn kaj mi ankaŭ resurektis! Kion vi faras kun mi? Kion vi faras kun mi?..
Li paŭzis. Montanelli sidis senmove, kiel ŝtona idolo, kaj similis mortinton, kiu stariĝis el ĉerko. Kiam Ojstro komencis akuzi lin, li ektremis, kiel pro bato de vipo, sed nun li trankviliĝis.
Post longa silento li ekparolis per senviva, paca voĉo: — Arturo, ekspliku al mi vian deziron pli klare, ĉar mi ne povas kompreni. Kion vi petas de mi?
Ojstro turnis al li sian palan vizaĝon.
— Mi petas nenion. Ne eblas devigi ami. Vi rajtas libere preferi el ni ambaŭ tiun, kiu estas pli kara por vi. Se vi elektos lin, tiam restu kun li.
— Mi ne komprenas, — Montanelli ripetis lace. — Pri kiu elekto vi parolas? Mi ne povas elstreki la pasintecon.
— Vi devas elekti unu el ni. Se vi amas min, tiam demetu vian krucon de la kolo kaj iru kune kun mi. Miaj amikoj preparas novan eskapon por mi kaj vi povas kontribui. Se ni sukcesos kaj trovos nin ekster la limo, tie vi publike anoncos, ke mi estas via filo. Se via amo al mi ne sufiĉas kaj tiu ĉi ligna idolo estas pli kara por vi, tiam iru al la kolonelo kaj diru, ke vi konsentas. Tamen ĉi-kaze forlasu min urĝe, por ke mi plu ne turmentiĝu! Mi suferos plu sen vi.
Montanelli levis la kapon. Li komencis kompreni lian deziron.
— Mi komunikiĝos kun viaj amikoj, certe. Sed… iri kune kun vi… ne. Tio ne eblas, ja mi estas sacerdoto.
— Mi ne akceptos favoron de sacerdoto. Mi ne volas kompromisojn plu, padre. Mi sufiĉe jam suferis pro ili. Vi devas abdiki vian postenon aŭ kapitulaci antaŭ la kolonelo.
— Kiel mi povas kapitulaci, Arturo?
— Tiam forlasu vian dion! Elektu min aŭ lin. Ĉu vi volas disigi egalparte vian amon inter ni: duonon al mi kaj duonon al via satana dio? Mi ne bezonas liajn restaĵojn. Se vi apartenas al li, do vi ne apartenas al mi.
— Vi disŝiras mian koron je du partoj! Arturo, Arturo! Vi frenezigas min!
Ojstro frapis permane ĉe la muro.
— Vi povas elekti inter ni, — ripetis li.
Montanelli prenis de la brusto kaŝitan etan paperon. — Vidu — diris li.
"Mi kredis vin samkiel dion. Sed dio estas argila idolo, kiun oni povas disbati per martelo, kaj vi mensogis al mi la tutan vivon."
Ojstro ekridis kaj redonis sian malnovan letereton.
— Kia belega estas la deknaŭjara aĝo! Efektive preni martelon kaj rompi aĵon estas tre simple. Same simpla tio estas hodiaŭ, kvankam mi mem trafis sub martelo. Kio koncernas vin, do vi ankoraŭ trovos multajn homojn, kiujn vi same trompos, kaj ne timu, ke ili iam senmaskigos vin.