Apud la arbo la serĝento haltis. Ojstro ĉirkaŭrigardis kaj gaje demandis lin: — Ĉu mi devas stari ĉi tie, serĝento?
Tiu silente kapjesis. Kvazaŭ iu peco ŝtopis lian gorĝon kaj do li povis paroli nenion, kvankam pro tio dependus lia vivo. La korton venis ĉiuj: la komandanto kune kun lia nevo, la leŭtenanto de karabenistoj, kiu estris la ekzekuton, la kuracisto kaj la pastro. Ili elstariĝis antaŭen kun gravaj mienoj, por ne perdi senton de sia digno sub gajaj okuloj de Ojstro.
— Bonan matenon, sinjoroj! Aĥ, kaj via riverenco venis ĉi tien ankaŭ!
— Kiel vi fartas, kapitano? Nuna nia renkontiĝo estas por vi pli plezura, ol la antaŭa, ĉu ne? Mi vidas vian brakon pansitan, ĉar mi maltrafis tiam kaj ne sukcesis vin mortigi. Tiuj soldatoj hodiaŭ celos pli bone. Ĉu ne, bravuloj? — Li ekrigardis malserenajn vizaĝojn de karabenistoj. — Hodiaŭ oni ne bezonas bandaĝojn. Nu, kiel vi aspektas tiel malgaje? Estu viglaj kaj faru vian laboron lerte. Baldaŭ ĝi ofte okazos, tial praktiku nun kiel eble plej bone!
— Filo mia, — interrompis lin la pastro proksimiĝinte, kiam la aliaj deflankiĝis, por restigi ilin solaj, — post kelkaj minutoj vi prezentiĝos al via kreinto. Ne perdu restintan tempon por pento. Pripensu, mi petegas vin, kiel vi mortos sen absolvo, kun viaj pekoj! Kiam vi estos staranta antaŭ via juĝo, tiam estos malfrue penti. Ĉu vi volas atingi lian majestan tronon kun ŝerco sur viaj lipoj?
— Kun ŝerco, via riverenco? Mi pensas, ke vi, sed ne mi, bezonas predikon antaŭ morto. Kiam ni potencos, tiam ni uzos kanonojn anstataŭ ses malnovaj karabenoj, kaj vi ekvidos nian ŝercon.
— VI uzos kanonojn! Ho, malfeliĉulo! Ĉu vi ne komprenas, ke vi staras sur rando de via terura tombo?
Ojstro ekrigardis trans sia ŝultro en la freŝan tombon.
— Kaj via r-r-riverenco opinias, ke, post kiam mi estos enmetita tien, min oni povas forgesi, ĉu ne? Eĉ oni surmetos ŝtonon sur la tombon, por ke mi ne r-r-resurektu "post tri tagoj", ĉu ne? Ne timu, via riverenco! Mi ne rompu vian monopolion en malkaraj teatraĵoj. Mi kuŝos pace kiel m-m-muso, ĝuste tie, kien oni min metos. Tamen NI uzos kanonojn!
— Ho, kompatema dio, — ekkriis la pastro, — indulgu tiun ĉi homon!
— Amen! — tramurmuris la leŭtenanto de karabenistoj per basa voĉo. Samtempe la kolonelo kaj lia nevo pie faris signon de kruco.
Estis evidente, ke plua admono nenion efektos. La pastro rifuzis novan provon kaj, flustrante preĝojn, deflankiĝis. Kurta kaj simpla preparo estis farita senprokraste. Ojstro stariĝis en indikitan pozicion kaj momente ekrigardis ruĝa-flavajn radiojn de la leviĝanta suno. Li repetis ne kovri per rubando liajn okulojn kaj la kolonelo, rigardinte lin, malvolonte konsentis. Ambaŭ forgesis, kian influon sur soldatoj ili havas.
Ojstro ridetante ekrigardis karabenistojn kaj ties brakoj, tenantaj pafilojn, ektremis.
— Mi estas preta, — li diris.
Ekzekuto por la leŭtenanto estis la unua, tial li tre emociiĝis kaj, elstariĝinte antaŭen, ordonis: — Preparu… Celu… Pafu!
Ojstro iomete balanciĝis, sed ne falis. Unu kuglo lanĉita per tremanta brako vundis lian vangon kaj sango kovris la blankan kravaton. La alia trafis lian kruron super genuo. Kiam fumo malaperis, soldatoj ekvidis lin staranta kun rideto kaj viŝanta sangon de sur lia vizaĝo per la kripligita mano.
— Maltrafa pafo, kamaradoj! — artikulaciis li kaj lia klara voĉo perpleksigis la malfeliĉajn soldatojn. — Provu ankoraŭfoje!
Ĝenerala ĝemado kaj murmurado pasis tra la spaliro de karabenistoj. Ĉiu el ili celis flanken kun sekreta espero, ke kuglo de najbaro mortigos la arestiton. Sed Ojstro staris kaj ridetis. La ekzekuto turniĝis en turmenta buĉado. Teruro penetris la soldatojn. Levinte karabenojn ili aŭskultis furiozajn sakraĵojn de la oficiroj kaj rigardis la homon, kiu restis viva post ilia pafado.
La komandanto minacis per sia pugno antaŭ ties vizaĝoj, kriis kaj mem starigis ilin en necesan pozicion. Li same iom demoraliziĝis kaj timis rigardi la homon starantan, kvazaŭ nenio okazis. Tial li ektremis pro sono de moka voĉo, kiam Ojstro ekparolis: — Vi estras trupon de novicoj, kolonelo. Mi ordonu pli bone. Nun, viroj! Vi, starantaj en la maldekstra alo, tenu viajn karabenojn pli alte! Ja vi tenas enmane pafilojn, sed ne patojn! Erektu vin! Nun, preparu… Celu…
— Pafu — ekkriis la kolonelo startinte antaŭen.
Estis netolereble, ke tiu ĉi homo komandis sian propran pafmortigon.
Aperis kelkaj disorganizitaj pafoj kaj soldatoj rompinte la spaliron, grupiĝis kaj ĉirkaŭrigardis per sovaĝaj okuloj. Unu el ili ne pafis. Li deĵetis sian karabenon, falis surteren kaj kriis: — Mi ne povas, ne povas!
Fumo malrapide difuziĝis en lumo de matenaj sunradioj. Ili ekvidis, ke Ojstro falis, sed li estas viva. Iom da tempo soldatoj kaj oficiroj estis kvazaŭ en katalepsio observante agonion.
Poste kuracisto kaj kolonelo proksimiĝis al li, ĉar li, apoginte sin sur unu genuo, leviĝis, ekrigardis soldatojn kaj reridetis.
— La dua mistrafo! Provu… denove, viroj… Se vi ne povas…
Li komencis balanciĝi kaj falis flanken sur herbon.
— Ĉu li mortis? — mallaŭte demandis la kolonelo.
La kuracisto genufleksis, metis la manon sur la sangokovritan ĉemizon kaj respondis: — Ŝajne, jes. Laŭdo al dio!
— Laŭdo al dio! — la kolonelo ripetis. — Finfine!
Lia nevo tuŝis lian brakon: — Onklo! Venis la kardinalo kaj volas eniri!
— Kio? Tio ne eblas! Mi ne permesas… Kial la gardo silentas?.. Via eminenco…
La pordegon oni malfermis kaj refermis. Montanelli eniris la korton rigardante rekte antaŭen per la okuloj, kiujn plenigis teruro.
— Via eminenco! Mi petegas vin, tiu ĉi vidaĵo estas ne por vi! La ekzekuto ĵus finiĝis…, la korpo ankoraŭ ne…
— Mi venis vidi lin, — Montanelli diris.
La kolonelon tiumomente ŝokis voĉo kaj aspekto de la kardinalo, kiu pasis kiel lunatiko.
— Ho, dio mia! — subite ekkriis unu el soldatoj kaj la komandanto haste turniĝis.
Efektive!
La sangokovrita korpo ekmoviĝis sur herbo. La kuracisto kliniĝis super la mortanto kaj metis lian kapon sur sian genuon.
— Faru haste!, — ekkriis li despere. — Vi sovaĝuloj, finmortigu lin pro dio! Ĉesigu liajn turmentojn!
Sango fluis inter liaj fingroj. Li malfacile tenis la konvulsian korpon kaj ĉirkaŭrigardis serĉante helpon. La pastro ankaŭ kliniĝis kaj almetis la krucifikson al lipoj de Ojstro.
— Nome de patro kaj filo…
Ojstro iomete leviĝis de genuo de la kuracisto kaj per larĝe malfermitaj okuloj ekrigardis la krucifikson. Poste li malrapide en morta silento per la dekstra trapafita mano forpuŝis ĝin. Sur vizaĝo de Kristo restis sanga spuro.
— Padre… Ĉu via dio… nun satiĝis?
Lia kapo falis sur brakon de la kuracisto.
— Via eminenco!
Ĉar la kardinalo stuporis, do kolonelo Ferrari ripetis pli laŭte: — Via eminenco!
Montanelli ekvigliĝis: — Li mortis.
— Jes, via eminenco. Mi proponas foriri. Ja tia terura vidaĵo…
— Li mortis, — ripetis Montanelli kaj ekrigardis vizaĝon de Ojstro. — Mi tuŝis lin, sed li mortis…
— Kion alian oni povas trovi, se la homon trafis almenaŭ ses kugloj? — fiere traflustris la leŭtenanto.
La kuracisto ankaŭ flustre diris: — Mi opinias, ke vido de sango emociis lin.
La komandanto firme prenis brakon de Montanelli: — Via eminenco, ne rigardu lin. Permesu al la pastro eskorti vin hejmen.