— Tio estas sunradio penetrinta tra kolorigita vitralo, via eminenco.
— Sunradio? Kial ĝi estas tia ruĝa?
Li descendis laŭ la ŝtuparo, genufleksis antaŭ la altaro kaj svingis malrapide la incensujon. Poste li enmanigis ĝin al la diakono. Buntaj makuloj de sunradioj kuŝiĝis sur lian nudan kapon, ekbrilis liaj okuloj rigardantaj supren kaj purpuriĝis lia blanka ornato, kies faldojn ordigis starantaj proksime klerikoj.
Li prenis de la diakono la sakramentan oran arkeon kaj ekstaris sub triumfa melodio de ĥoro kaj orgeno.
Servistoj malrapide proksimiĝis al li kun la silka baldakeno, diakonoj starantaj de ambaŭ flankoj levis trenaĵon de lia ornato kaj transdonis al aliaj servistoj, por ke tiuj portu ĝin. Laikaj kongregacioj grupiĝis centre de la katedralo kaj ekmoviĝis antaŭen kun kandeloj ĉefe de la procesio.
Montanelli staris senmove sub la blanka baldakeno ĉe la altaro firme tenante la eŭkaristion kaj rigardante preterpasantojn. Po du vice homoj malrapide descendis laŭ la ŝtuparo kun kandeloj, torĉoj, krucoj kaj standardoj kaj, tra ornamitaj flore kolonoj, eliris sur la straton, kiun plenigis suna lumo. Sonoj de kantado iom post iom fadis malproksime kaj turniĝis en malklara murmurado. Kiel senfina rivero moviĝis la procesio kaj ankoraŭ longe sub navo de la katedralo eĥis ties paŝoj.
Paroĥaj kompanioj pasis en blankaj sutanoj kun vualitaj vizaĝoj, vestaro de kongregacio de Mizerikordo estis tute nigra kaj tra truoj de ties maskoj apenaŭ glimis la okuloj. Poste paŝis monakoj en solenaj vestoj: vagantoj en malhelaj sutanoj kun ties sunbruna haŭto kaj gravaj dominikanoj blanke vestitaj. Post ili sekvis sekularaj reprezentantoj de la distrikta milita kaj civila potencoj: dragonoj, karabenistoj, polica estraro, la komandanto en parada uniformo kune kun siaj oficiroj. Fine paŝis la diakono kaj du servistoj kun kandeloj. Poste oni levis pli kurtenojn kaj Montanelli ekvidis el sub la baldakeno la sunplenan straton kun kuŝantaj tapiŝoj, standardojn sur konstruaĵoj kaj infanojn vestitajn en blankajn robojn, kiuj disĵetis skarlatajn rozojn. Aĥ, rozoj, kiaj belaj ili estis!
La ordigita procesio moviĝis malrapide. Vestoj kaj koloroj ofte ŝanĝiĝis. Longajn blankajn surplisojn grave kaj lukse anstataŭis oritaj kazubloj. Super brulantaj kandeloj preternaĝis la fajna ora kruco. Poste aperis katedralaj kanonikoj blanke vestitaj. Kapelano portis episkopan bastonon inter du brulantaj torĉoj en manoj de ĉantistoj, kiuj svingis la incensujojn takte de la melodio. Servistoj ankoraŭ pli levis la baldakenon kalkulante paŝojn: "Unu, du, unu du!" kaj Montanelli startigis la procesion.
Laŭ la ŝtuparo li descendis en la navon, pasis tra galerio, kie muzikis orgeno, al ruĝa kurteno super la enirejo de la katedralo kaj eliris sur la sunplenan straton. Sur la ruĝa tapiŝo kuŝis sangoruĝaj rozoj jam piedpremitaj.
Ĉe la pordo estis minuta paŭzo, kiam la distriktaj potenculoj anstataŭis servistojn portintajn la baldakenon, post kio la procesio plu moviĝis kaj li ankaŭ ekpaŝis antaŭen kun la eŭkaristio enmane. Voĉoj de ĥoranoj estis jen laŭtaj, jen mallaŭtaj, takte de la melodio balanciĝis incensujoj kaj bruis paŝoj de homoj.
Sango, ĉie sango! La tapiŝo similas ruĝan riveron kaj rozoj similas sangajn makulojn disŝprucitajn!.. Ho, dio! Cia tuta tero ruĝiĝis, ĉu cia tuta ĉielo same? Aĥ, kio estas tio por ci, kies lipojn ŝmiris sango!
Li ekrigardis tra la kristala ŝildo la eŭkaristion. Kio elfluas de sur la hostio kaj malrapide gutas inter oraj radioj sur lian blankan robon? Kion li vidis glutantan… glutantan el la levita brako?
Herbaro en la fortresa korto estis piedpremita kaj ruĝa… tuta ruĝa.., ĉar tie estis multe da sango. Ĝi elfluis el la vango, glutis el la trapafita dekstra brako kaj elverŝiĝis el la vundita flanko. Eĉ tufon de la hararo kovris sango… jes, efektive la hararo estis malseka kaj distaŭzita, ĉar antaŭ morto aperis ŝvito pro netolerebla sufero.
Voĉoj de ĥoranoj iĝis pli altaj kaj triumfaj:
Ho, ĉu eblas eltoleri tion ĉi? Dio! Ci rigardas el la ĉielo terajn suferojn kaj ridetas per la sangokovritaj lipoj. Ĉu tio ne sufiĉas? Pro kio necesas tiuj mokaj frazoj kaj laŭdoj? Korpo de Kristo fordonita pro savado de homaro, sango de Kristo verŝita pro absolvo de ties pekoj! Ĉu tio ne sufiĉas?
Aĥ! Voku lin pli laŭte! Ŝajne li dormas!
Vi dormas, mia kara filo, kaj neniam plu vekiĝos. Kial la tombo tiel ĵaluze gardas sian trofeon? Ĉu la nigra kavo sub la arbo apenaŭ por nelonge ne ellasos vin, mia kortuŝeco?
El post la kristala ŝildo ekaŭdiĝis respondo kaj sango glutis plu…
"Elekto okazis. Ĉu ci bedaŭros pri ĝi? Ĉu cia deziro ne estas plenumita? Vidu tiujn homojn pasantajn en hela taglumo, vestintajn en silko kaj brokaĵo, pro ili mi estis metita en nigran kavernon. Vidu infanaron disĵetintan rozojn kaj aŭdu ties dolĉajn voĉojn, pro ili mian buŝon plenigis polvo. Vidu ruĝecon de rozoj, kiuj absorbis sangon de mia koro. Vidu homojn, kiuj genufleksis por trinki sangon glutantan laŭ faldoj de cia vestaro. Ĝi estis fordonita ankaŭ por ili, do malsoifiĝu ili, ĉar oni skribis jenon: "Plej granda estas amo de tiu, kiu fordonas sian vivon pro siaj amikoj".
Ho, Arturo! Arturo! Ĉu amo de viro, kiu fordonas sian vivon pro sia plej amato, ne estas ankoraŭ pli granda?
Kaj TIO respondis ree: "Kiu estas cia plej amato? Vere, ne mi".
Kiam li ekvolis plu paroli, vortoj rigidiĝis sur lia lango, ĉar kantado de ĥoranoj traflugis super li, kiel norda vento super glacia lago.
Trinku do! Trinku, kristanoj, ĉiuj! Ĉu sango ne estas via? Pro vi la ruĝa torento kovris herbon. Pro vi viva karno estis kripligita kaj disŝirita. Manĝu ĝin, kanibaloj, manĝu ĉiuj! Tio estas via festo kaj via orgio, tio estas tago de via ĝojo! Hastu vi kaj partoprenu la festivalon, aliĝu la procesion kaj marŝu kune kun ĉiuj! Virinoj kaj infanaro, junuloj kaj olduloj, prenu vian parton de karno! Enverŝu sangan vinon kaj trinku, dume ĝi estas ruĝa! Prenu kaj manĝu la korpon…
Aĥ, dio! Jen la fortreso. Tenebra, makabra kun parte ruiniĝinta krenela murego kaj turoj, ĝi nigriĝas inter nudaj montoj kaj severe rigardas la procesion, kiu moviĝas sube laŭ polvoplena vojo. Ĝia pordego minace montras ferajn dentojn de sia herso. Kvazaŭ besto, la fortreso embuskis sur la monta deklivo kaj insidas sian predon. Tamen tiujn dentojn oni malstreĉos kaj rompos, kaj tiam la tombo en la prizona korto fordonos sian senvivulon. Ĉar la kristana popolamaso marŝas al sia sakramenta festo de sango, kiel marŝas armeo de malsataj ratoj al rikoltaĵo. Ĉiuj krias: "Donu, donu!” Kaj neniu: "Sufiĉe!"
Ĉu ci ankoraŭ ne satiĝis? Min oni oferis pro tiuj homoj. Ci pereigis min, por ke tiuj povu vivi. Vidu, ili marŝas kaj ties vicoj ne estas disigitaj.