Tio estas armeo de kristanoj, diaj adeptoj fortaj kaj multaj. Fajro flamas kaj sekvas ĝin. Lando, kiu similas edenon, post ĝia trapasado turniĝas en dezerto. Kaj nenio sukcesas eskapi.
Ho, revenu, revenu al mi, mia amato! Revenu, ĉar mi pentas mian elekton! Revenu! Ni foriros kune kaj kuŝiĝos en darkan, silentan tombon, kie tiu sangoavida armeo ne trovos nin. Ni brakumos nin kaj ekdormos, ekdormos por ĉiam. Malsataj kristanoj trapasos super ni kaj ties krioj, postulantaj sangon por trinki, ne estos aŭdeblaj por ni, tial ni restos en paco.
Nova respondo aŭdiĝis.
"Kie mi kaŝiĝos? Ĉu ne estas skribita jeno: " Tiuj kuros tra urbo, leviĝos sur murojn kaj konstruaĵojn, penetros hejmojn tra fenestroj kiel ŝtelistoj?" Se mi konstruos tombon por si mem, ĉu mi disĵetos ŝtonojn? Se mi elfosos tombon en fundo de rivero, ĉu oni ĝin trovos? Vere, ili kiel hundoj serĉas predon, kaj el miaj vundoj gutas sango, por ke ili malsoifiĝu. Ĉu ci ne aŭdas ilian kantadon?"
La procesio finiĝis, ĉiuj rozoj estis disĵetitaj kaj homoj kantis plu trapasante sub ruĝaj kurtenoj de la katedralo.
Post kiam kantado subsidis, la kardinalo revenis la katedralon pasinte inter du vicoj de monakoj kaj sacerdotoj, starantaj genue kun brulantaj kandeloj. Li ekvidis ties okulojn fikse rigardantajn la sanktaĵon, kiun li portis. Kaj li komprenis, kial ili klinas siajn kapojn , kiam li preterpasas. Ĉar laŭ faldoj de lia blanka ornato fluis ruĝa sango kaj sur ŝtona planko de la katedralo li restigis sangajn spurojn.
Li trapasis la navon kaj proksimiĝis al la altaro, kie li eliris el sub la baldakeno kaj supreniris laŭ la ŝtuparo. De ambaŭ flankoj staris genue servistoj en blankaj vestoj kun incensujoj kaj kapelanoj kun brulantaj torĉoj, en kies okuloj, rigardantaj la sanktaĵon, vidiĝis avidaj briloj.
Kiam li ekstaris antaŭ la altaro, levinte siajn brakojn kun sangaj makuloj kaj tenante la sanktaĵon, voĉoj de gastoj, venintaj al la eŭkaristia festo, komencis kanti alian psalmon:
Aĥ, kaj nun oni forportos la sanktaĵon… Iru tien, kara mia, kaj disfaldu la pordegon de la paradizo por tiuj malsataj lupoj kaj por mi disfaldu la pordegon de la infero.
La diakono metis la sanktaĵon sur la altaron kaj, kiam Montanelli genufleksis, sur lian kapon ekglutis sango. Voĉoj de ĥoranoj sonis ankoraŭ pli laŭte kaj sub arkoj de la katedralo aperis eĥo.
"Sine termino…sine termino!" [sentempa…sentempa]. Ho, Jesuo, ci estis feliĉa, kiam lasis cian krucon kaj diris: "Tio finiĝis!" Mia destino neniam finiĝos; ĝi estas eterna, kiel kursado de steloj en la ĉielo. Min atendas senmorta vermo kaj neestingebla fajro. "Sine termino, sine termino!"
Lace, pacience li plenumis restan parton de la ceremonio kaj mekanike finis la kutiman riton, kiu nenion signifis jam por li. Post benado li genufleksis antaŭ la altaro kaj kovris la vizaĝon permane. Voĉo de pastro preĝanta pri absolvo atingis lin kiel malproksima eĥo de tiu mondo, al kiu li plu ne apartenis. La preĝo ĉesis. La kardinalo ekstaris kaj levis la brakon, petante silenton. Tiuj, kiuj jam estis forlasantaj la katedralon, revenis. Tie aperis murmurado: "Lia eminenco volas paroli".
Klerikaro staranta ĉirkaŭ li mire interrigardis. Unu el ili demandis lin duonvoĉe: — Ĉu via eminenco intencas apelacii al la popolo nun?
Montanelli silente desvingis lin permane. Klerikaro deflankiĝis intermurmurante. Nova prediko estis kontraŭkutima, sed la kardinalo havis prerogativon agi laŭ propra volo. Sendube li anoncos iun novan reformon el Romo aŭ specialan komunikaĵon de la sankta papo.
De sur altara ŝtuparo Montanelli ekrigardis suben, sur maron de homaj vizaĝoj. Ilin plenigis malpacienca scivolemo kaj li staris super ili, kiel fantomo en blanka vestaro.
— Ts, ts! Silenton! Gvidantoj de la procesio petis mole kaj murmurado de la kongregacio iom post iom svenis, kiel svenas venta blovado en kapoj de arboj.
Ĉiuj rigardis la senmovan figuron starantan sur la ŝtuparo.
Malrapide kaj klare li komencis paroli: — En Evangelio sankta Johano skribis: "Dio tiel amis la mondon, ke fordonis sian solan filon, por ke la mondo saviĝu tra li". La hodiaŭa festivalo de korpo kaj sango de la redemptoro, murdita pro via savado, dia ŝafido, preninta sur sin pekojn de homaro, filo de dio, mortinta pro viaj pekoj. Kaj vi kolektiĝis ĉi tie en solena festivala medio por manĝi la oferon, kiu estis donita pro vi, kaj danki dion. Kaj mi scias, ke ĉi-matene, kiam vi alvenis bankedi, viajn korojn plenigis ĝojo kaj vi rememoris Pasionon de dio-filo, mortinta pro via savado. Diru al mi, kiu inter vi rememoris Pasionon de dio-patro permesinta krucumi sian filon? Kiu el vi rememoris suferojn de dio-patro rigardinta de sur sia ĉiela trono malsupren en Kalvarion? Mi rigardis vin hodiaŭ, kiam vi estis paŝantaj en la solena procesio kaj vidis, ke viaj koroj ĝoje atendis absolvon de viaj pekoj kaj estis feliĉaj pro via savado. Tial mi demandas vin: ĉu vi scias ĝian prezon? Ĝi estas tre granda! Ĝi superas prezon de ĉiuj rubenoj, ĉar ĝi estas prezo de sango…
Apenaŭ aŭdebla, longa murmurado aperis inter aŭskultanta popolamasiĝo. Klerikoj starantaj ĉe la altaro interflustris proksimiĝinte iomete antaŭen. Sed la predikisto daŭrigis paroli kaj tiuj silentiĝis.
— Tial mi deklaras hodiaŭ: MI ESTAS TIU, KIU MI ESTAS. Mi vidis viajn malfortecon kaj malĝojon, kaj etajn infanojn ludantajn apud viaj piedoj. Mian koron penetris kompato pro tio, ke ili devas morti. Tiam mi ekrigardis okulojn de mia kara filo kaj ekvidis tie sangan satisfakcion. Mi startis laŭ mia vojo kaj lasis lin kun lia destino. Tio ĉi estas absolvo de pekoj. Li mortis pro vi kaj obskuro prenis lin. Li mortis kaj ne resurektos, li mortis kaj mi ne havas filon. Ho, mia knabo, mia knabo!
El brusto de la kardinalo eliĝis longa ĝemado kaj ĝin, kiel eĥo, respondis timiĝintaj homoj. Ĉiuj klerikoj ekstaris de sur siaj seĝoj, diakonoj proksimiĝis al la kardinalo kaj prenis liajn brakojn. Sed li liberiĝis, ekrigardis ilin severe, kiel furioziĝinta besto: — Kio tio estas? Ĉu por vi ne sufiĉas sango? Atendu vian vicon, ŝakaloj, vi ankoraŭ sukcesos satiĝi!
Tiuj retiriĝis kaj amasiĝis, palaj kaj tremantaj. Montanelli turnis sin al la popolo kaj homa maro ekondiĝis kiel grenkampo, super kiu traflugis uragano.
— Vi murdis lin! Vi murdis lin! Kaj mi koncedis tion, ĉar mi ne volis, ke vi mortu. Nun, kiam vi venas kun viaj fariseaj laŭdoj kaj malpuraj preĝoj, mi pentas… mi pentas mian agadon! Estus pli bone, se vi putrus en malvirtoj kaj estus malbenitaj por ĉiam, kaj li estus viva. Ĉu viaj pestaj animoj valoras la prezon, kiu estas pagita pro ilia savado? Sed estas tro malfrue, tro malfrue! Mi krias laŭte, sed li ne aŭdas min. Mi frapas ĉe la pordo de la tombo, sed li ne vekiĝas. Mi staras sola en dezerto kaj rigardas ĉirkaŭ mi, komence en la teron sangokovritan, en kiu kuŝas ĝojo de mia koro, kaj poste en la ĉielon teruran kaj malplenan. Despero penetras min. Mi rezignis lin, ho, generacio de viperoj, mi rezignis lin pro vi! Jen via savo, prenu ĝin! Mi ĵetas ĝin, kiel oni ĵetas oston al malsata graŭlanta hundaro! Prezo de via bankedo estas pagita, do venu kaj supersatiĝu vi, kanibaloj, sangosuĉantoj, abomena bestaro preferanta mortaĵon! Vidu: laŭ la ŝtuparo fluas varma, vapora sango! Ĝi elverŝiĝas el koro de mia filo pro vi! Lektrinku ĝin kaj makulu viajn vizaĝojn en ĝi! Interbatiĝu pro ĝiaj pecoj… kaj lasu min! Vidu ĝiajn sangoplenajn vundojn kaj agonion! Prenu ĝin, kristanoj, kaj manĝu!