Выбрать главу

— Nenio, Cezaro. Mi ekspliku poste… Nun mi ne kapablas.

Ŝi haste enpoŝigis la leteron, kovritan per ŝiaj larmoj, deflankiĝis al la fenestro kaj ekrigardis la straton, turnante de Martini sian vizaĝon.

Li silentiĝis kaj dentopremis sian lipharon. Post tiom da jaroj li, kiel lernanto, permesis okazigon de sia sento, sed ŝi eĉ nenion rimarkis!

— La katedrala sonorilo ekbatas, — diris Gemo turniĝinte, ĉar ŝi rekonsciiĝis. — Ŝajne iu mortis.

— Mi venis ĉi tien por komuniki tion, — trankvile diris Martini.

Li prenis la falintan paperfolion kaj donis ĝin al ŝi. Sur ĝi estis funebra anonco en nigra kadro, haste presita per grandaj literoj:

"Nia tre amata episkopo, lia eminenco kardinalo monsinjoro Lorenzo Montanelli subite forpasis en Raveno pro rompiĝo de aneŭrismo de la koro."

Gemo mire ekrigardis Martini kaj li, levinte siajn ŝultrojn, respondis ŝian neeldiritan demandon: — Kion vi ne komprenis, madono? Rompiĝo de aneŭrismo estas same bona kialo de morto, kiel ĉiu alia.