—Nu, se via moŝto tion deziras, mi volonte haltos —respondis Sancho—. Ĵetu vian mantelon sur mian dorson, ĉar mi ŝvitas kaj ne volas malvarmumi: la novicaj flagelantoj tion riskas.
Don Quijote obeis, demetis la mantelon, restis duonnuda en sia sajo kaj kovris Sanchon, kiu dormis ĝis la suno vekis lin. Poste ili plu sekvis sian vojon, rajdis naŭ mejlojn, alvenis al vilaĝo, haltis tie kaj deseliĝis ĉe gastejo. Ĉi-foje don Quijote ne prenis ĝin por kastelo kun profunda foso, turoj, hersoj kaj levoponto, ĉar, de kiam oni lin venkis, li rivelis pli klaran juĝokapablon rilate al ĉio, kiel oni baldaŭ vidos. Oni lin gastigis en ĉambro, sur kies muroj pendis kelke da oldaj surpentritaj serĝoj, kiajn oni kutime renkontas en la vilaĝoj, anstataŭ ledaj tapiŝoj. Sur unu el la serĝoj vidiĝis, ege fuŝe pentrita, la forkapto de Helena, en la momento kiam ŝia aŭdaca gasto ŝin prenas de Menelao. Sur alia serĝo aperis la historio de Didona kaj Eneo: ŝi staris supre de alta turo kaj faris signalojn per la duono de litotuko al sia eskapanta gasto, kiu fuĝis sur la maro en la fregato aŭ brigantino. Don Quijote rimarkis en la du bildoj, ke Helena lasas sin kapti sen tro granda ĉagreno, ĉar ŝi ridetis kaŝe kaj malicete, dum la bela Didona verŝis larmojn nukse grandajn. Ĉe tio, la hidalgo diris:
—Ĉi du sinjorinoj havis la grandan misfortunon ne vivi en nia epoko. Kaj mi, eĉ la pli grandan ne vivi en ilia tempo: se mi estus renkontinta ĉi du kavalirojn, tiam Trojo ne brulus, nek Kartago pereus, ĉar mi mortigus Parison, kaj sekve tiaj katastrofoj ne okazus.
—Mi vetus —diris Sancho—, ke antaŭ ne longe en ĉiuj tavernoj, gastejoj, drinkejoj kaj barbirejoj vidiĝos pentrita la historio de niaj faroj. Sed mi ŝatus admiri ĝin en bildoj faritaj de la mano de pentristo ne tiel fuŝa kiel la aŭtoro de ĉi figuroj.
—Vi pravas, Sancho —diris don Quijote—. Ĉi artisto similas al Orbaneja, pentristo de Úbeda. Kiam oni demandis al li, kion do li pentras, li respondis: «Mi ne scias. Ĉe la fino ni vidos». Se okaze li pentris kokon, li skribis sube: «Jen koko», por ke oni ne pensu, ke li pentris vulpon. Ŝajnas al mi, ke tiu speco de persono estas la pentristo aŭ verkisto (esence ili faras la saman laboron) kiu aperigis la historion de la nova don Quijote: li pentris aŭ skribis sen ia plano, laŭhazarde. Aŭ eble li similas al poeto nomata Mauleón, loĝanta en la ĉefurbo antaŭ kelkaj jaroj. Li respondis ĉian demandon sen heziti eĉ momenton, kaj foje, kiam oni demandis al li la signifon de «Deum de Deo»[426], li respondis: «Donu blinde». Sed ni flanklasu ĉi aferon, kaj diru, Sancho, ĉu vi intencas doni al vi alian serion de vipobatoj ĉi-nokte, kaj ĉu vi deziras skurĝi vin sub la libera ĉielo aŭ sub tegmento.
—Vere, sinjoro —respondis la ŝildisto—, por tiaj batoj, kiujn mi donas al mi, same taŭgas la kamparo aŭ ia domo. Tamen mi dezirus lokon inter arboj, ĉar ŝajnas, ke ili min akompanas, kaj grandioze helpas min elteni mian suferon.
—Ne, amiko Sancho, mi ne volas tion —diris don Quijote—. Por ke vi refortiĝu, atendu, ĝis ni troviĝos denove en nia vilaĝo, kien ni alvenos, plej tarde, postmorgaŭ.
Sancho respondis, ke li volonte obeas sian mastron, sed ke li dezirus fini ĉi aferon de la skurĝado kiel eble ple baldaŭ, kaj ke konvenas bati la feron, kiam ĝi estas varma, ĉar «en la prokrasto kuŝas danĝero», «preĝon faru, sed farunon preparu», «unu donaco valoras pli ol mil promesoj» kaj «prefere birdo en la mano ol vulturo fluganta».
—Je Dio, Sancho, ne pli da proverboj —diris don Quijote—. Oni pensus, ke vi faras sicut erat.[427] Parolu simple, nature, sen komplikoj, kiel mi ofte konsilas al vi, kaj vi vidos, ke unu pano egalas al cent.
—Mi vere ne scias kio okazas al mi, sinjoro —respondis Sancho—. Mi ne povas diri du vortojn sen enmeti proverbojn, kaj ĉiam ili ŝajnas al mi laŭaj kaj oportunaj. Sed mi korektos min, se mi povos.
Kaj per tio finiĝis por la momento ilia konversacio.
Ĉapitro 72
Pri kiel don Quijote kaj Sancho alvenis al sia vilaĝo
La hidalgo kaj la ŝildisto pasigis la tagon en tiu vilaĝo kaj gastejo, atendante la nokton: Sancho, por plenumi ĝisfine sian skurĝadon en la kamparo kaj sub la libera ĉielo, kaj don Quijote, por vidi la atingon de sia deziro per la kompletigo de lia puno. Tiam alvenis al la gastejo unu surĉevala vojaĝanto kun tri kvar servistoj, kaj unu el ĉi lastaj diris al sia sinjoro:
—Via moŝto, sinjoro don Álvaro Tarfe, povas siesti ĉi tie: la gastejo ŝajnas pura kaj freŝa.
Tion aŭdinte, don Quijote diris al Sancho:
—Aŭskultu, Sancho: kiam mi foliumis la libron kun la dua parto de mia historio, mi trafis, se mi bone memoras, la nomon de don Álvaro Tarfe.
—Eble temas pri la sama persono —respondis Sancho—. Kiam li deseliĝos, ni demandos al li.
La rajdanto deseliĝis, kaj la gastejestrino donis al li ĉambron en la ĉefetaĝo, rekte kontraŭan al la ĉambro de don Quijote, same garnitan per surpentritaj serĝoj. La ĵusveninto ŝanĝis sian veston por alia pli leĝera, propra al la somero, eliris al la gasteja vestiblo, larĝa kaj freŝa, kie don Quijote promenis, kaj demandis:
—Kien vojaĝas via moŝto, sinjoro hidalgo?
—Al proksima vilaĝo, kie mi loĝas —respondis don Quijote—. Kaj, kien iras via moŝto?
—Al Granada, mia urbo —respondis la alia.
—Vere bona urbo. Sed bonvolu diri vian nomon, ĉar ĝi estas por mi pli grava, ol mi povus klarigi.
—Mi nomiĝas don Álvaro Tarfe —respondis la nova gasto.
—Tiel do, via moŝto sendube estas la sama don Álvaro Tarfe, kies nomo aperas en la ĵus presita Dua parto de la historio de don Quijote de La Mancha, eldonita de moderna aŭtoro.
—Jes, mi mem —respondis don Álvaro—, kaj don Quijote, ĉefa protagonisto de la historio, estis mia granda amiko. Mi igis lin eliri el sia vilaĝo, aŭ, almenaŭ, mi persvadis lin iri partopreni en la turniroj de Zaragoza, kien mi mem vojaĝis. Vere, mi faris al li multe da favoroj, kaj, dank’ al mi, la ekzekutisto ne karesis lian dorson pune pro lia troa aŭdaco.
—Diru, sinjoro don Álvaro —demandis la hidalgo—. Ĉu mi iel similas tiun don Quijote, pri kiu vi parolas?
—Ne —respondis don Álvaro—. Tute ne.
—Kaj via don Quijote… ĉu li havis ŝildiston nomatan Sancho Panza?
—Jes, li tenis —respondis don Álvaro—. Kaj, kvankam li havis la famon esti tre sprita, neniam mi aŭdis lin diri ion amuzan.
—Tion mi kredas —intervenis Sancho—. Ne ĉiuj kapablas spritumi, kaj via Sancho, sinjoro kavaliro, sendube estas unuaranga fripono, kreteno kaj latrono en unu sama persono. Ĉar jen, mi estas la vera Sancho kaj havas pli da sprito, ol pluvo gutojn. Nu, via moŝto submetu min al provo: venu post mi dum proksimume unu jaro, kaj vi vidos kiom da spritaĵoj falas de mi ĉiupaŝe. Tiel multaj kaj tiel bonaj, ke plej ofte, eĉ sen mem scii kion mi diras, mi igas ridi la aŭskultantojn. Kaj la vera don Quijote de La Mancha, la fama, la kuraĝa, la saĝa, la amanto, la riparanto de arbitroj, la kuratoro de zorgatoj kaj orfoj, la ŝildo de vidvinoj, la murdisto de puceloj,[428] la viro, kiu havas la senegalan Dulcinea de El Toboso kiel ununuran damon, estas ĉi sinjoro, mia mastro. Alia ajn don Quijote, kaj alia ajn Sancho estas mistifiko kaj fantazio.
—Je Dio, mi kredas vin —respondis don Álvaro—, ĉar en viaj kelkaj vortoj vi metis pli da spritaĵoj, ol la alia Sancho en siaj konversacioj. Kaj el ĉi lastaj mi aŭdis multajn. Li estas pli manĝ-avida ol amuza, kaj pli stulta ol sprita. Kaj sendube, la sorĉistoj persekutantaj don Quijote la bonan, persekutis ankaŭ min per don Quijote la mava. Sed mi ne scias kion pensi, ĉar mi ĵurus, ke mi lasis lin enfermita en la frenezulejo de Toledo, por ke oni lin flegu, kaj jen aperas alia don Quijote, kvankam tre diferenca de la mia…