Выбрать главу

Mi aŭskultis en absoluta silento la vortojn de mia amiko, kaj, tiamaniere ili min impresis, ke mi senreplike akceptis ilin kiel bonajn kaj ilin uzis por verki ĉi prefacon, kiu montros al vi, kara leganto, la saĝon de mia amiko, kaj ankaŭ mian bonan sorton, tial, ke mi ricevis tiom da trafaj konsiloj en la ĝusta momento. Kaj vi havos la plezuron trovi senkomplika kaj laŭvera la historion de la fama don Quijote de La Mancha, kiu, laŭ la opinio de la vilaĝanoj de la distrikto Montiel, estis la plej ĉasta amanto kaj la plej kuraĝa kavaliro, kian de multaj jaroj oni ne vidis en la regiono. Mi ne volas emfazi, ke mi faras al vi bonan servon, prezentante al vi tiel faman kaj honestan kavaliron; sed mi volas, ke vi danku min, ke vi konatiĝos kun lia fama ŝildisto Sancho Panza, en kies persono, laŭ mia opinio, mi prezentas al vi epitomon de la sprito propra al la ŝildistoj, kiu sprito dise aperas tra la svarmo de la senutilaj libroj kavaliraj. Kaj, kiel lastaj vortoj, Dio donu al vi sanon, kaj Li ne forgesu min. Vale.[22]

Al la libro de don Quijote de La Mancha

Urganda, la Nekonata[23]

Libro, se vi zorgos bone serĉi kleran akompanon, nu, la dando[24] ne riproĉos, ke vi faras mavan faron. Sed, se vi vin urĝe puŝos fali en kretenajn manojn, vi rimarkos, ke la stultaj trafas ne la ĝustajn klavojn, kvankam ili fanfaronas havi superhoman saĝon.
Kaj, ĉar sperto nin instruas, ke la frondoriĉaj arboj donas freŝan, plaĉan ombron, jen, en Béjar, via ŝanco antaŭ vi reĝ-arbon metis: princoj floras sur la branĉoj kaj kun ili unu duko, nova Granda Aleksandro! Iru do en ĝian ombron: sort’ sin donas al aŭdaco.
Vi prikantos l’ aventurojn de hidalgo de La Manĉo. Nocaj libroj de li ŝtelis la prudenton de la kapo, kaj tiome lin inspiris kavaliroj, armoj, damoj, ke li gajnis Dulcinean per la forto de la brakoj, kaj en tio li imitis la impeton de Rolando.
Garnu ne blazonon vian per ne propraj rang-ornamoj, ĉar malico tuj atakas tion, kio estas ŝajno. Se aroge vi kondutos, oni diros kun sarkasmo: «Kiu Álvaro de Luna, Hanibalo el Kartago aŭ la franca reĝ’ Francisko iam plendis pri la fato!».[25] Ĉar ĉielo ne deziris ke vi havu la kapablon de la negro Juan Latino,[26] nu, forgesu latinaĵojn. Ne montriĝu tro subtila per filozofiaj frazoj, ĉar, kun tordo de la buŝo, la sagacaj tuj proklamos: «Kial vi kuraĝis uzi tian rubon kaj fatrason?».
Vian nazon ne enŝovu en alian fremdan vazon, ĉar, en kio nin ne tuŝas, oni uzu la singardon: batoj ofte trafas homojn, kiuj emas al ĉikanoj, tiel do, vi nur klopodu al vi fari bonan famon, ĉar por ĉiam ridindiĝas eldonantoj de banaloj.
Ne forgesu, ke absurdas preni ŝtonon en la manon (se vi loĝas vitrodomon) por ĝin ĵeti al najbaro. Lasu, ke la saĝaj homoj singardeme faru paŝojn, kiam ili skribas librojn, ĉar aŭtoroj de romanoj destinitaj al puceloj[27] verkas nur ekstravagancojn.

Amadís de Gaŭlio

al don Quijote de La Mancha

Vi, imitanto de la vivo plora, —de mi spertita, kulpe de despero, sur Nuda Roko kaj en pent-ofero post ol mi fuĝis for de stato glora—
sensoifigos vin per trink’ likvora, sal-gusta tamen, el okul-sufero, kaj per ter-vazoj nutros vin la tero, ne per arĝenta plado aŭ per ora.
Pri tio vi ne dubu: por ĉiamo, almenaŭ dum la blonda Febo dia en ĉaro flugos tra la ark’ ĉiela,
vi estos plej kuraĝa laŭ la famo; unualoke rangos lando via; l’ aŭtoro brilos sola kaj modela.

Don Belianís de Greklando

al don Quijote de La Mancha

Mi batis, rompis, breĉis, diris, faris pli ol l’ aliaj vagaj kavaliroj; mi arogantis, lertis per rapiroj kaj venĝis mil ofendojn, cent mil baris.
La farojn miajn famo ne avaris, la damoj flatis min kun am-sopiroj, naniĝis antaŭ mi gigantaj viroj,
kaj la duelojn tute ne mi ŝparis. Sub mia plando kuŝis la fortuno, mi kiel ludon traktis la destinon kaj ĉiam ĝin alfrontis maldorlote.
Kaj, kvankam ĝis la kornoj de la luno la famo levis min, la paladinon, vin mi envias, vin, ho don Quijote!

Sinjorino Oriana

al Dulcinea de El Toboso

Mi volus kun vi ŝanĝi, Dulcinea, kastelon Miraflores plus Londono por la paca, serena monotono de El Toboso, via loko fea.
Mi volus, ĉe Quijote epopea, esti vi mem en koro kaj persono —vi, kiu faris lin feliĉa homo— kaj vidi lin en lukto apogea.
Ho, kial ne rezistis ĉasto mia al Amadisaj kisoj, dum vi povis kun don Quijote vin tenadi virta?
Mi estus enviata, ne envia…: pro mia cedo, mi nur triston trovis, dolore pagis pro la vivo flirta.

Gandalín, ŝildisto de Amadís de Gaŭlio,

al Sancho Panza, ŝildisto

de don Quijote de La Mancha

Laŭdatu, fama homo, ĉar fortuno, metinte vin al ŝildo-porta servo, prudente, takte agis per observo, ke vin atingu nul maloportuno. Kavalirismo estas sen imuno kontraŭ krudula aŭ simplula vervo, mi simple do akuzas sen rezervo l’ orgojlan sopirantan al la luno. Azeno via, ankaŭ via nomo kaj via nutrosako providenca plenigas min per sento de envio. Laŭdatu re, ho Sancho, bona homo, ĉar kisas vin kun mildo riverenca la sola, hispana Ovidio.

De la Spritulo, poeto temo-miksa,

al Sancho Panza kaj Rocinante

Al Sancho Panza

Jen mi, Sancho, la ŝildisto de Quijote de La Mancha: mi forkuris pied-pele por vivadi kiel saĝa, ĉar la fama Villadiego estis fama kaj konata pro konvena retiriĝo, laŭ La Celestina—diro,[28] libro, laŭ mi, preskaŭ sankta se ĝi montrus sin pli ĉasta.

Al Rocinante

Jen mi, Rocinante glora, prapranepo de Babieca, mi servutis sub Quijote pro mia naturo peka. Ĉiam lastis mi en kuroj, sed mi estis diligenta ne maltrafi la furaĝon, laŭ la stilo de Lázaro:[29] li de l’ blinda vinon ŝtelas, metas pajlon kaj sorbetas.

Rolando freneza

al don Quijote de La Mancha

Se ne parul’, vi estas senkompara, kaj inter miloj certe vi imponis. Vi ĉiam venkis; vin la venko kronis kaj metis vin al loko superstara.
Jen mi, Rolando, en vetur’ surmara al gloraj aventuroj mi min donis, kaj pro Angélica, al fam’ proponis farojn de mia brako temerara.
вернуться

[22]

Latina vorto, kiun ĉi tie oni uzas kiel formulon de adiaŭo.

вернуться

[23]

Sorĉistino kaj amikino de Amadís de Gaŭlio. Oni nomis ŝin «la nekonata», ĉar ŝi ofte transformiĝis, kaj oni ne rekonis ŝin.

вернуться

[24]

Lope de Vega, kompreneble! Li tre amis inkluzivigi en siajn verkojn sian portreton de belulo.

вернуться

[25]

Álvaro de Luna, favorito de la reĝo Johano la 2ª; post ol fakte li direktis dum multaj jaroj la regnon, li mortis ekzekutita per hakilhako en 1452. Hanibalo, post sia triumfa kampanjo kontraŭ la Romanoj, fine venenis sin. Francisko la 1ª de Francio, kaptita en la batalo de Pavia en 1535, sidis en prizono en Madrid, ĝis li interkonsentis sian liberon kun la hispana imperiestro Karolo la 5ª. Aludo al la ofte senfortuna fino de tro ambiciaj personoj, kia Lope de Vega mem.

вернуться

[26]

Nigra sklavo, poste liberigita, de la duko de Sessa. Fariĝis retorikisto kaj poeto en la latina.

вернуться

[27]

Neologismo: (juna) virgulino.

вернуться

[28]

Ĉi versaĵo ŝajnas sarkasmo de Cervantes kontraŭ Castillo Solórzano, kaj aludas, ke iam li devis fuĝi por eviti danĝeran situacion. En la hispana, la proverbo «tomar las de Villadiego» signifas «forkuri», kaj ĝin oni mencias, ŝajne unuafoje, en la fama verko La Celestina

вернуться

[29]

Protagonisto de la pikareska novelo El Lazarillo de Tormes. Cervantes ŝajnas aludi, per la du postaj versoj, ke Castillo Solórzano trompis sian grandan amikon Lope de Vega, seksumante kun lia amatino Camila Lucinda. Pli malpli kaŝe Cervantes mencias tiun saman trompon, interalie, en la soneto De Solisdán al don Quijote de La Mancha.