Arturo subite renversis sian kapon kaj furioze ekridegis.
— Arturo! — ekkriis la ŝipoposedanto stariĝante kun digno. — Min mirigas via frivoleco.
Tamen anstataŭ respondo aperis nova ridego, tia rabia, ke Ĝejmso komencis dubi: ĉu eble okazis io pli grava ol simpla frivoleco.
— Vi similas histerian virinon, — tramurmuris li, malestime movis siajn ŝultrojn kaj senpacience ekpaŝis tien kaj reen laŭ la ĉambro. — Efektive, Arturo, vi estas pli malbona ol Julio. Ĉesigu vian ridon! Mi ja ne povas sidi ĉi tie la tutan nokton!
Kun sama rezulto li povus alvoki la krucifikson kaj peti ĝin malleviĝi de la soklo. Arturo nenion aŭdis kaj ridegis, ridegis plu senfine.
— Tio ĉi estas absurdo! — diris Ĝejmso haltinte. — Vi estas evidente nun tro emociiĝinta kaj do ne kapablas rezoni sobre. Mi ne interparolu kun vi pri aferoj. Vizitu min morgaŭ post matenmanĝo. Kaj nun pli bone enlitiĝu. Bonan nokton!
Ĝejmso eliris klakfermante la pordon.
— Nun okazos histerio en la malsupro, — tramurmuris li descendante laŭ la ŝtuparo. — Kaj kun larmoj, mi supozas.
La freneza ridego svenis sur lipoj de Arturo. Li rapide prenis martelon de sur la tablo kaj impetis al la krucifikso.
Post la unua bato li rekonsciiĝis. Antaŭ li staris la malplena soklo, la martelo estis ankoraŭ en liaj manoj. Stumpoj de la rompita krucifikso kuŝis sur la tablo. Arturo ĵetis la martelon flanken.
— Tiel simple! — diris li kaj turniĝis. — Kia idioto mi estas!
Malfacile spirante li sidiĝis ĉe la tablo kaj premis la kapon per manoj. Poste li stariĝis, aliris al lavujo kaj elverŝis kruĉon da malvarma akvo sur sian kapon. Post tio li iomete trankviliĝis, revenis al sama loko kaj enpensiĝis.
Pro tiuj mensogemaj kaj sklavaj homoj, pro tiuj mutaj kaj senanimaj dioj li eltenis suferojn de honto, kolero kaj despero! Li faris maŝon kaj volis suicidi, ĉar unu sacerdoto estas mensogulo. Kvazaŭ ili ne ĉiuj mensogas! Sufiĉe, tio ĉi finiĝis! Nun li estas pli saĝa. Necesas nur deskui tutan koton de si kaj komenci novan vivon. En dokoj troviĝas multaj komercaj ŝipoj; oni povas kaŝi sin en ĉiu kaj fornaĝi tien, kien okuloj rigardas — en Kanadon, en Aŭstralion, en Sudan Afrikon. Ne gravas, kien fornaĝi, nur kiel eble plej fore de ĉi tie. Se vizitota loko ne taŭgos, eblos translokiĝi ien ajn.
Li elpoŝigis monujon. Nur tridek tri paoli[7]. Tamen li havas valoran horloĝon. Ĝi estas vendebla. Mono helpos al li elvivi dum la unuaj tagoj. Sed homoj estos serĉantaj lin en dokoj. Ne, necesas eldoni pseŭdan pruvon. Konkludu ili, ke li mortis. Tiam li estos libera, absolute libera. Arturo mallaŭte ekridis kaj imagis, kiel Burton — gefamilianoj serĉos lian korpon. Kia farso tiam okazos!
Li prenis paperfolion kaj enskribis la unuan penson venintan en lian kapon: “Mi kredis vin samkiel dion. Sed dio estas argila idolo, kiun oni povas disbati per martelo, kaj vi mensogis al mi la tutan vivon”.
Li faldis la paperon kaj enskribis nomon de Montanelli. Poste li prenis la alian kaj enskribis: “Serĉu mian korpon en Darseno [Darsena]”. Li surmetis la ĉapelon kaj forlasis la ĉambron. Irante preter portreto de la patrino li ekridetis malestime, ja ŝi ankaŭ mensogis al li!
Li senbrue trairis la koridoron, malŝlosis la pordon kaj okazis sur larĝa marmora ŝtuparo, kiu resonis ĉiun paŝon. Ĝi estis antaŭ li kvazaŭ nigra kavo.
Li venis la korton penante ne veki Ĝianon Battiston, kiu dormis en la unua etaĝo. En hejtolignejo situanta en kortoangulo estis fenestreto kun latiso, kies rusta rando estas difektita. Tra ĝi oni povis vidi kanalon kaj ĝia alteco egalis kvar futojn.
Li volis rompi la latison por rampi tra la embrazuro, tamen ĝi estis sufiĉe firma. Kvankam li vundis siajn brakojn kaj disŝiris manikon, sed li sukcesis penetri eksteren. Li ĉirkaŭrigardis la straton, sur ĝi estis neniu. La nigra muta kanalo kvazaŭ turpa tranĉeo etendiĝis inter krutaj glitaj muroj. Malserena kavo povus esti nekonata universo, sed ŝajne ĝi ne havos tiom da vulgareco kaj koto, kiuj restis malantaŭe. Nenio meritas bedaŭron kaj rememoron. Tie estis stagna mondaĉo plena de rutina mensogo kaj plumpa trompo, kiu similas fetorantan marĉon, nekapablan eĉ dronigi homon pro sia malprofundeco.
Arturo pasis laŭlonge de kajo kaj poste turninte sin venis skvaron antaŭ palaco de Medici. Ĉi tie Gemo alkuris al li kaj vigle etendis siajn manojn. Jen malsekaj ŝtonaj ŝtupoj kondukantaj al akvo. Ankaŭ vidiĝas la fortreso situanta sur mala flanko de la kanalo. Li ĝis nun eĉ ne supozis, ke ĝi estas tia malalta kaj malserena.
Trapasinte kelkajn mallarĝajn stratojn li atingis riveron Darsenon, demetis la ĉapelon kaj ĵetis ĝin en akvon. La ĉapelon certe oni trovos, kiam serĉos lian kadavron. Li paŝis laŭlonge de la bordo kaj meditis malfacile pri sekvaj agoj. Necesas penetri iun ŝipon. Tasko estas peniga. Decido estas sola — en ekstrema parto de granda malnova ĝeto de Medici estas malbela taverno. Estas ŝanco trafi tie iun matroson kaj korupti lin.
Pordego de la ĝeto estis fermita. Kion fari, kiel iri preter doganistoj? Lia mono tute ne sufiĉas por korupti ilin nokte nehavante eĉ pasporton. Krome ili povos lin rekoni.
Kiam li estis iranta preter bronza statuo de Kvar Maŭroj, el malnova domo staranta sur mala flanko eliris iu viro. Li paŝis al la ponto. Arturo kaŝis sin en mallumo de la statuo, alpremiĝis al ĝi kaj singardeme elrigardis el post piedestalo.
Estis printempa nokto, varmeta kaj steloplena. Akvo plaŭdis kontraŭ la ŝtona moleo kaj kun mallaŭta, simila je rido, lirlado, alkuradis al ŝtupoj. Grandega argano apenaŭ vidiĝis en mallumo. Sub brilaj steloj en la ĉielo, kiun kovris kelkaj perlaj nebuloj, nigriĝis siluetoj de kvar katenitaj sklavoj, vane protestantaj kontraŭ senindulga fato.
La viro treniris laŭ la bordo per mallertaj paŝoj kantante laŭte stratan anglan kanzonon. Li estis evidente matroso revenanta el la taverno post diboĉo. Ĉirkaŭe neniu estis. Kiam li proksimiĝis, Arturo eliris. La matroso sakrinte ĉesigis sian kanzonon kaj haltis.
— Mi volas interparoli kun vi, — diris Arturo itale. — Ĉu vi komprenas min?
La matroso montris negon per sia kapo. — Mi neniun vorton el via lingvaĉo komprenis. — Kaj poste, uzante mallerte la francan, li kolere demandis: — Kion vi bezonas de mi? Kial vi baras mian vojon?
— Iru ni flanken por unu minuto. Mi bezonas interparoli kun vi.
— Kial ni iros flanken en mallumon? Eble vi havas tranĉilon!
— Ne, ne, trankviliĝu! Ĉu ne estas evidente, ke mi bezonas vian helpon? Ĝi estos pagita.
— Ĉu? Vi aspektas kiel vera dando! — tramurmuris la matroso angle, proksimiĝis al barilo de la statuo kaj alpremiĝis al ĝi. — Do, — diris li en sia abomena franca lingvo. — Kion vi bezonas finfine?
— Mi bezonas forlasi la urbon.
— A ha! Kiel kaŝvojaĝanto! Ĉu vi volas, ke mi vin kaŝu? Ĉu vi estas krimulo buĉinta iun, mi supozas? Fremduloj ĉiuj estas samaj. Kien vi intencas rifuĝi? Ĉu eble ne en policejon?
Li ekridis kiel ebriulo kaj palpebrumis per unu okulo.
— De kiu ŝipo vi estas? — redemandis lin Arturo.
— De "Karloto" [Carlotto]. Ĝi kursadas inter Livorno kaj Buenos Ajreso. Tien ĝi transportas ŝipoleon kaj de tie — felon. Jen ĝi! — Kaj la matroso indikis perfingre flankon ĉe la moleo. — Abomena olda ŝipaĉo.
— Buenos Ajreso! Kaŝu min ie en via ŝipo.
— Kiom vi pagos?
— Ne tro multe, ĉar mi havas nur kelkajn paolojn[7].
— Ne. Pago devas esti ne malpli ol kvindek paoloj. Des pli, ke tiom da mono tute ne sufiĉas por tiu dando, kiu vi estas.