Li volas kovri siajn okulojn per ŝia mortotuko, sed ŝi deflankiĝas de li flustrante: " Tio estas sakrilegio, ja vi estas pastro!"
Denove li vagas kaj eniras ĉemaran klifon, kiu estas en plena lumo. Kontraŭ ĝi batadas senĉese ondoj kun vea ĝemo.
"Aĥ, — li diras, — maro kompatos min, ja ĝi ankaŭ morte laciĝis kaj ne povas dormi".
Sed el ĝia profundo aperas Arturo kaj laŭte krias: "Maro estas mia!"
— Via eminenco! Via eminenco!
Montanelli tuj vekiĝis. Lia servisto frapis ĉe la pordo. Li ekstaris kaj meĥanike malfermis ĝin, kaj la viro ekvidis lian timan vizaĝon.
— Ĉu via eminenco malsaniĝis?
Li tuŝis sian frunton per ambaŭ manoj.
— Ne, mi dormis kaj vi afekciis min.
— Mi tre bedaŭras. Mi aŭdis viajn paŝojn frumatene kaj mi supozis, ke…
— Kioma horo nun estas?
— Nun estas la naŭa. Alveturis la komandanto kaj deziras vidi vin pro tre urĝa afero. Li scias, ke kutime via eminenco vekiĝas tre frue kaj…
— Ĉu li troviĝas en la akceptejo? Mi baldaŭ alvenos tien.
Li vestiĝis kaj venis la akceptejon.
— Pardonu mian senceremoniecon, via eminenco… — komencis la komandanto.
— Mi esperas, ke nenio grava okazis, ĉu ne?
— Ho ve, male. Rivarez apenaŭ ne eskapis.
— Bone, se lia eskapo fiaskis, do nenio grava okazis. Kiel estis tio?
— Lin oni trovis ĉe la fera pordo. Kiam gardistoj patrolis la korton je la tria, ili trafis ies kuŝantan korpon. Ili lumigis ĝin kaj ekvidis, ke tiu estis Rivarez. Li svenis kaj kuŝis transverse de vojo. Oni alarmis kaj vekis min. Mi ekzamenis lian kameron kaj ekvidis, ke la fenestrokrado estas trafajlita, el la fenestro pendas ŝnuro volvita el ĉemizaj rubandoj. Li malsupreniĝis laŭ ĝi kaj poste rampis laŭ la murego. La fera pordo al la subtera pasejo estis malfermita. El tio sekvas, ke la gardo estis koruptita.
— Sed kial li svenis kaj kuŝis transverse de vojo? Ĉu li falis de sur la murego kaj vundis sin?
— Mi tion komence ankaŭ supozis, sed la prizona kuracisto trovis neniujn rezultojn de falado. Soldato, deĵorinta hieraŭ, raportas, ke Rivarez ŝajnis al li malsana, ĉar li manĝis nenion. Tamen tio ĉi estas tuta absurdo, ja ne kapablas malsanulo trafajli kradon kaj rampi laŭ la murego. Kialo estas malsama.
— Ĉu li jam eksplikis sian agon?
— Ne, li ankoraŭ ne rekonsciiĝis, via eminenco.
— Ĝis nun?
— De tempo al tempo li kvazaŭ rekonsciiĝas, sed poste li ĝemas kaj denove svenas.
— Tre strange. Kion opinias la kuracisto?
— Li nenion komprenas, ĉar koro de la arestito funkcias normale kaj ne povis rezultigi la okazon. Estas klara nur jeno: paroksismo komencis subite, kiam Rivarez preskaŭ atingis sian celon. Mi persone vidas en tio efikon de favora providenco.
Montanelli iom kuntiris la brovojn.
— Kion vi volas fari kun li? — demandis li.
— Ni baldaŭ decidos. Sed nun mi ricevis bonan lekcion: ni senkatenis lin respekte al via eminenco kaj jen rezulto…
— Mi esperas, — interrompis lin Montanelli, — ke vi ne rekatenos la malsanulon. Lia nuna stato ne ebligos reeskapon.
La komandanto eliris flustrante al si mem: — Mi tion ne permesos, spite al sentimentaleco de lia eminenco. Estu Rivarez sana aŭ malsana, ĉiuokaze mi lin ankoraŭfoje ne senkatenos.
— Sed kial tio okazis? Sveni lastan minuton, kiam ĉion li faris kaj jam proksimiĝis al la pordo… Ia senkompata moko!
— Unusola kaŭzo, kiun mi povas supozi, — diris Martini, — estas tio, ke dum eskapo Rivarezon atakis paroksismo. Li batalis kontraŭ ĝi ĝis plena perdo de liaj fortoj kaj jam en la korto svenis.
Markono elbatis cindron el sia pipo.
— Jes, ĉio finiĝis, ni nenion por li kapablas okazigi plu. Malfeliĉulo!
— Malfeliĉilo!, — ripetis Martini duonvoĉe kaj subite komprenis, ke sen Ojstro la mondo ŝajnos al li malplena kaj malserena.
— Kion ŝi opinias? — demandis la kontrabandisto kaj ekrigardis la alian angulon de la ĉambro, kie sidis Gemo kun la metitaj sur genuoj brakoj kaj la nenion vidantaj okuloj.
— Mi ne demandis ŝin. Ŝi silentas, post kiam mi komunikis al ŝi novaĵon. Estos pli bone, se ni ne malkvietigos ŝin.
Gemo ŝajne ne rimarkis ilin, tamen ili interparolis duonvoĉe, kvazaŭ tie troviĝis mortinto. Pasis kelkaj minutoj de silento. Markono ekstaris kaj enpoŝigis sian pipon.
— Mi revenos vespere, — diris li.
Sed Martini haltigis lin: — Atendu, mi volas demandi vin plu. — Li diris ankoraŭ pli mallaŭte: — Ĉu vi opinias, ke nenia reala espero restis?
— Mi ĝin ne vidas… Pri la dua provo estas vane eĉ pensi. Se li baldaŭ resaniĝos kaj okazigos ĉion necesan, do ni tiam havos neniujn risurcojn. Ja gardistojn oni ŝanĝis, ĉar suspektas ilian kontribuon por eskapo, tial Grilo jam ne sukcesos helpi al ni.
— Ĉu, — demandis subite Martini, — kiam li resaniĝos ni sukcesos iel distri alarmopretecon de gardo?
— Distri alarmopretecon de gardo… Kial?
— Mian kapon venis jena ideo: tagon Corpus Domini[21], kiam procesio pasos preter la fortreso, mi baros vojon antaŭ la komandanto kaj pafos lian vizaĝon, ĉiuj gardistoj komencos kapti min kaj vi tiutempe kune kun viaj kamaradoj liberigos Ojstron. Mia plano estas nun malneta kaj bezonas ĝustigon.
— Dubinde, ke ĝi estas realigebla, — malrapide diris Markono. — Necesas certe ĉion profunde pripensi, sed… — li paŭzis kaj poste ekrigardis Martini, — sed se ĝi ebliĝos, ĉu vi… povos pafi?
Martini estis modera homo, sed nun li forgesis sian moderecon. Liaj okuloj ekrigardis rekte okulojn de la kontrabandisto.
— Ĉu mi povos? — ripetis li. — Vidu ŝin!
Aliajn eksplikojn oni ne bezonis. Tiuj ĉi vortoj sufiĉis. Markono turniĝis kaj ekrigardis Gemon.
Ŝi sidis same senmove. Ŝia vizaĝo mienis nenion — dubojn, timon kaj eĉ kompaton; vidiĝis nura ombro de morto. Okulojn de la kontrabandisto plenigis larmoj.
— Hastu, Mikelo, — li diris malfermante la verandan pordon. — Vi ambaŭ ŝajne tre laciĝis, ĉu ne? Necesas ankoraŭ multon fari.
Mikelo kaj post li Gino eniris la ĉambron.
— Mi estas preta, — li diris. — Mi nur volas demandi la sinjorinon…
Li faris paŝon al Gemo, sed Martini haltigis lin kaptinte lian manon: — Ne necesas. Restigu ŝin sola.
— Efektive, — aldonis Markono. — Niajn konsolojn ŝi nun ne bezonas. Dio scias, kiaj malfeliĉaj ni ĉiuj nun estas, sed ŝi suferas pli ol ĉiu el ni. Mizerulino!
Ĉapitro 5. Kiel ricevi sankcion
Tutan semajnon Ojstro ne sukcesis resaniĝi. La lasta atako de paroksismo estis tre forta, des pli, ke la komandanto, kiun plenigis timo kaj kolero, ordonis krom kateno aldoni ankaŭ rimenojn, per kiuj oni alligis lin al la dormobenko. Rimenoj tre stringis lian korpon, do ĉiu lia movo rezultigis kroman teruran doloron. Ĝis vespero de la sesa tago Ojstro suferis, sed sukcesis toleri tion stoike. Poste lia malhumileco velkis kaj li komencis peti la prizonan kuraciston doni al li dozon da opio. Tiu volonte konsentis, sed la komandanto, informita pri lia peto, severe malpermesis "bagatelon".
— De kie vi scias, por kio li petas opion? Verŝajne li simple simulis suferojn kaj nun volas dormigi gardiston por okazigi iun novan trukon. Por tio lia ruzeco sufiĉas.
— Mi donos al li etan dozon da opio, kiu ne sufiĉos por dormigo, — respondis la kuracisto apenaŭ detenante sin de rideto. — Ankaŭ li ne simulas kaj povas morti ĉiuminute.