Выбрать главу

— Mortigi min kaj s-s-savi senkulpajn homojn, certe nur vera kristano kapablas tion ĉi elpensi. "Se la dekstra mano ofendas cin…" [citaĵo el Evangelio] ktp. Mi eĉ ne havas honoron esti la dekstra mano de via eminenco. Mi ofendis vin, sekve konkludo estas klara. Ĉu vi ne povis diri tion ĉi sen tia longa prefaco?

Ojstro parolis malenergie kaj indiferente, kvazaŭ la diskutata subjekto lacigis lin.

— Do, — pluigis li post kurta paŭzo, — ĉu tia estis decido de via eminenco?

— Ne.

Ojstro ŝanĝis sian pozicion, metis ambaŭ brakojn post la kapo kaj ekrigardis flankon de Montanelli per duonfermitaj okuloj. La kardinalo sidis en profunda meditado kun la kapo malleviĝinta sur la bruston kaj fingroj frapetantaj laŭ apogbrako de lia seĝo. Aĥ, tiu ĉi olda, kutima gestado!

— Mi tiel decidis, — fine diris Montanelli levante la kapon, — kiel neniu antaŭe agis. Kiam oni komunikis al mi, ke vi volas vidi min, mi venis ĉi tien por transdoni decidon de la afero en viajn manojn.

— En miajn manojn?

— Sinjoro Rivarez, mi venis ne kiel kardinalo, aŭ episkopo, aŭ juĝisto; mi venis kiel unu ordinara homo al la alia. Mi ne demandos vin pri planoj de via liberigo, kiujn sugestis la kolonelo, ĉar mi tre bone komprenas, ke tiun ĉi sekreton vi ne malkovros al mi. Sed starigu vin sur mian lokon. Mi estas maljuna kaj vivos ne longe. Mi volus eniĝi en mian tombon sen sango sur miaj manoj.

— Ĉu nun sango forestas sur manoj de via eminenco?

Montanelli apenaŭ blankiĝis, sed daŭrigis per kvieta voĉo: — Tutan mian vivon mi kontestis reprezaliojn kaj kruelecon, kie mi trafis ilin. Mi neniam aprobis mortpunon en ĉiuj ĝiaj formoj. Mi protestis kontraŭ militaj komisionoj, kiam potencis la antaŭa papo, pro kio perdis lian favoron. Tutan mian influon ĝis nun mi uzis por karitato. Konfidu al mi, mi parolas veron. Nun antaŭ mi troviĝas malfacila dilemo. Se mi rifuzos planon de la kolonelo, tiam mi ĵetos la urbon en danĝeron de ribelo kaj ĝiaj konsekvencoj; se mi provos savi vivon de unu homo, kiu blasfemis kontraŭ mia religio, kiu multfoje insultis min persone… Cetere, tio ĉi ne gravas. Mi firme kredas, ke, se lia vivo estos savita, do li uzos ĝin por malbono, tamen temas pri homa vivo…

Li paŭzis kaj reparolis: — Sinjoro Rivarez, ĉio, kion mi sciis pri via antaŭa agado, prezentas vin en miaj okuloj kiel viron malbonan, kruelan, kiun kapablas haltigi neniu obstaklo. Parte mi same opinias nun. Tamen dum du lastaj semajnoj mi konvinkiĝis, ke vi estas brava viro kaj fidela al viaj amikoj. Vi ricevis amon kaj admiron de soldatoj, kion sukcesas ne ĉiu. Povas esti, ke mi eraras kaj vi estas pli bona viro, ol vi ŝajnas al mi. Al tiu, pli bona viro, mi apelacias kaj petas diri al mi elkore, se li estus sur mia loko: kion li efektivigus?

Post longa silento Ojstro ekrigardis Montanelli: — Ĉiuokaze mi decidus ĉion mem kaj ne timus respondecon pro siaj agoj. Mi ne demandus aliajn homojn hipokrite kaj malkuraĝe, kiel preferas agi kristanoj, solvi miajn problemojn!

Vortoatako estis tute neatendita kaj ĝia impeteco tiel kontrastis kun antaŭa indiferenteco de Ojstro, ke ŝajnis li forĵetis maskon de sia vizaĝo.

— Ni ateistoj, — daŭris li furioze, — opinias, ke homo devas porti sian ŝarĝon ĝisfine, malgraŭ ĝia pezo, se li ĝin prenis propravole! Se li ne sukcesos porti ĝin kaj falos, tiam li kulpos mem. Sed kristano lamentas kaj apelacias al sia dio, al siaj sanktuloj aŭ, se tiuj ne helpas, eĉ al siaj malamikoj, por trovi ies dorson, sur kiun li povus translokigi sian ŝarĝon. Ĉu ekzistas regulo en via biblio, en via misalo aŭ en iu farisea teologia libro, kiu parolas pri tio, ke vi devas viziti min kaj meti vian demandon? Ĉu vi pensas, ke mia propra ŝarĝo ne sufiĉas kaj do necesas aldoni ankaŭ vian respondecon sur miajn ŝultrojn? Rememoru vian Jesuon, kiu estis postulema ĝis lasta groŝo, do agu same! Finfine vi mortigos nur ateiston, viron, kiu elstaras el ordinarularo, kaj tio ne estos granda krimo, certe!

Li paŭzis, enspiris plenan bruston kaj daŭris kun sama pasio: — Kaj VI parolas pri krueleco! Eĉ tiu dikpuga azeno ne sukcesus tiel turmenti min dum tuta jaro, kiel turmentis vi min kelkajn minutojn. Lia intelekto ne sufiĉas por tio. Ĉio, kion li kapablas elpensi, estas streĉado de rimenoj, kaj poste liaj risurcoj konsumiĝas. Ĉiu malsaĝulo povas samon efektivigi! Kaj vi… "Bonvolu subskribi vian propran mortoverdikton. Mi estas tro korfavora, por fari tion per mia mano". Ho! Nur kristano povas proponi tiun ĉi fiaĵon… ĝentila, kompatema kristano, kiu paliĝas, kiam vidas rimenojn ege stringantajn fremdan korpon. Mi devus supozi, kiam vi venis ĉi tien kiel korfavora anĝelo, kiun indignigis "barbareco de la kolonelo", ke reala turmentado nur komenciĝas! Kial vi tiel rigardas min? Certe konsentu kaj iru hejmen tagmanĝi. La tuta ludo ne valoras kandelon. Diru al via kolonelo, ke li povas min pafmortigi, aŭ pendumi, aŭ rosti vivan pro lia plezuro, nur faru ĉion kiel eble plej baldaŭ!

Ojstro estis tute nerekonebla. Li furioziĝis, tremis kaj spiregis, liaj okuloj rebrilis kun verda reflekto, kiel okuloj de sovaĝa kato.

Montanelli rigardis lin silente. Li nenion komprenis en tiu ĉi torento de frenezaj riproĉoj, sed li komprenis, ke saman ekstazon povas sperti nur homo trafinta ekstremon. Tial li forgesis antaŭajn insultojn.

— Trankviliĝu, — li diris. — Mi ne volis martirigi vin. Mi ankaŭ ne volis ŝarĝi vin plu transdonante mian respondecon. Neniu viva kreaĵo rajtas riproĉi min pri tio…

— Tio estas malvero! — ekkriis Ojstro kaj liaj okuloj fulmis. — Kaj episkopeco?

— Episkopeco?

— Aĥ! Ĉu vi forgesis ĝin? Forgeso estas tiel simpla! "Se vi ekvolos, Arturo, mi rifuzos…" Mi jam estis devigita decidi vian vivon anstataŭ vi mem.., kiam mi estis deknaŭjara! Se tio ne estus tiel abomena, tio indus amuzon.

— Stop! — ekkriis Montanelli kaj ĉirkaŭbrakis sian kapon, poste li despere mallevis la brakojn, malrapide proksimiĝis al la fenestro, eksidis sur fenestrobenkon kaj premis sian frunton al krado. Ojstro tremis kaj atente rigardis lin.

Montanelli stariĝis kaj revenis al Ojstro. Liaj lipoj estis palaj kiel cindro.

— Mi tre bedaŭras, — diris li penante aspekti en sia kutima kvieta maniero, — sed mi devas iri hejmen. Mi … malbone fartas.

Li tremis kvazaŭ li febris. Tuta furiozeco de Ojstro tuj malaperis.

— Padre, ĉu vi ne vidas…

Montanelli deflankiĝis kaj haltis.

— Nur ne tio! — traflustris li. — Dio mia, ĉio, sed ne tio! Mi freneziĝas…

Ojstro levetiĝis, apogis sin per kubuto kaj prenis tremantajn manojn de Montanelli en la siaj: — Padre, ĉu vi ne komprenas, ke mi reale ne dronis?

Manoj, kiujn li tenis, subite malvarmiĝis. Venis profunda silento. Poste Montanelli genufleksis kaj metis sian kapon sur bruston de Ojstro.

* * *

Kiam li levis la kapon, la suno jam subiris kaj ĝia lasta rebrilo estis estingiĝanta en okcidento. Ili forgesis tempon kaj lokon, vivon kaj morton, kaj tion, ke ili estis malamikoj.

— Arturo, — traflustris Montanelli, — ĉu vi reale resurektis kaj revenis al mi?

— Resurektis… — ripetis Ojstro kaj ektremis. Li metis sian kapon sur brakon de Montanelli, kaj tiam ekŝajnis, ke patrino karesas sian malsanan infanon.

— Vi revenis.., vi revenis finfine!

Ojstro ekspiregis.

— Jes, — diris li, — kaj vi devas batali pro mi aŭ mortigi min.

— Ho, silentiĝu, carino[1]! Forgesu ĉion! Ni ambaŭ kvazaŭ du infanoj vagadis en obskuro kaj ŝajnis kiel fantomoj unu al la alia. Nun ni renkontiĝis kaj eliris en lumon. Mia malfeliĉa knabo, kiel vi ŝanĝiĝis! Oceanaj ondoj de mizero pasis super via kapo… super vi, kiu antaŭe entenis tiom da ĝojo de vivo! Arturo, ĉu reale tiu estas vi? Mi tre ofte sonĝis, ke vi estas apude, sed post vekiĝo trovis nur mallumon kaj malplenon. Ĉu eble sonĝo daŭras? Donu al mi ion materialan, por ke mi povu konvinkiĝi. Rakontu, kiel ĉio okazis!

вернуться

1

Carino (itale) — karulo;