Выбрать главу

— Jes… Mi iros.

Li turniĝis malrapide de la sangokovrita korpo kaj ekiris for kune kun eskortintaj pastro kaj serĝento. Atinginte la pordegon li haltis, returniĝis kaj ĵetis malantaŭen lastan, nenion komprenantan rigardon.

— Li mortis…

* * *

Post kelkaj horoj Markono vizitis vilaon starantan sur deklivo de la monteto, por diri al Martini, ke bezono en lia sinofero malaperis.

Ĉiuj preparoj por la dua provo liberigi Ojstron jam finiĝis, ĉar la nova plano estis sufiĉe pli simpla ol la antaŭa. Laŭ ĝi sekvan matenon, kiam procesio Corpus Domini pasos preter la fortresa murego, Martini elstariĝos kaj pafos vizaĝon de la komandanto. Post apero de tumulto dudek armitaj viroj atingos la prizonan pordegon, penetros la turon, devigos provoson malŝlosi la kameron, prenos Ojstron kaj pafos ĉiujn, kiuj estos rezistantaj. La dua trupo sur ĉevaloj kaŝos Ojstron en montaro.

Nur Gemo sciis nenion pri la plano. Laŭ volo de Martini.

— Ŝia koro ne eltenos novan fiaskon, — diris li.

Kiam la kontrabandisto atingis ĝardenan pordeton, Martini malfermis vitran pordon de verando kaj renkontis lin.

— Ĉu vi havas novaĵojn, Markono?

Anstataŭ respondo tiu demovis sian pajlan ĉapelon kun larĝaj randaĵoj sur la nukon.

Ambaŭ sidiĝis en la verando kaj silentis. Laŭ aspekto de la vizitanto Martini komprenis ĉion.

— Kiam tio okazis? — fine demandis li.

Lia propra voĉo ŝajnis al li malserena kaj marna, kiel la tuta mondo.

— Ĉi-matene, dum sunleviĝo. La serĝento informis min. Li ĉeestis kaj ĉion vidis.

Martini ekrigardis suben kaj demetis fadeneton aliĝintan al lia maniko. Vantaĵo de vantaĵoj, tio ĉi ankaŭ estas vantaĵo. Li supozis, ke pereos morgaŭ. Sed nun deziro de lia koro malaperis, samkiel sorĉa lando en la sunplena ĉielo, kiun kovras nokta obskuro. Li devas reveni en la enuan mondon, mondon de Grassini kaj Galli, al ĉifrado, verkado de pamfletoj, disputoj pri bagateloj inter kamaradoj, intrigoj de aŭstraj spionoj. Olda revolucia ronda cirkulado, kiu rezultigas koran enuon. En lia animo fariĝis malpleno, kiun nun nenio kaj neniu plenigos, ĉar Ojstro pereis.

Li ekaŭdis voĉon de Markono kaj mire levis la kapon, ja temo por interparolado forestis.

— Kion vi demandis?

— Mi demandis jenon, ĉu vi mem komunikos la novaĵon al ŝi ?

Vivo kaj la tuta teruro de vivo revenis sur vizaĝon de Martini.

— Kiel mi povas diri al ŝi? — ekkriis li. — Tiu ĉi sciigo tuj mortigos ŝin! Ho, kiel mi povas diri… Kiel?

Martini kovris la kapon permane. Baldaŭ li eksentis, ke la kontrabandisto ektremis. Li levis la kapon. Ĉe la pordo staris Gemo.

— Ĉu vi aŭdis, Cezaro? — ŝi diris. Ĉio finiĝis. Ili pafmortigis lin.

Ĉapitro 8. Frenezigo de Montanelli

— "Introibo ad altare Dei…"[24] . Montanelli staris antaŭ la alta altaro, kiun ĉirkaŭigis sacerdotoj kaj klerikoj, kaj per laŭta, klara voĉo legis preĝon "Introit". La katedralon plenigis lumo. Festajn vestojn de preĝantoj, drapiraĵojn sur kolonoj, girlandojn el floroj, ĉion kovris diversaj koloroj. Super malfermita enirejo pendis grandaj skarlataj kurtenoj, tra kiuj vidiĝis ardaj radioj de la junia suno, kvazaŭ papavaj petaloj en herbejo. Kiel kutime duonmallumajn flankajn alojn lumigis kandeloj kaj torĉoj de monakaj ordenoj. Tie ankaŭ estis krucoj kaj standardoj de kelkaj paroĥoj. Apud flankaj enirejoj ankaŭ staris standardoj, kies silkaj faldoj tuŝis plankon, oritaj kvastoj kaj stangoj brilis sub malhelaj arkoj. Penetranta tra koloraj vitroj taga lumo kolorigis en diversaj nuancoj de ĉielarko blankajn surplisojn de kantistoj kaj kuŝiĝis sur plankon per oranĝaj, purpuraj kaj verdaj makuloj. Malantaŭ la altaro brilis kaj glimis sub sunradioj kurteno farita el arĝentita brokaĵo. Surfone de tiu brokaĵo kaj ceteraj ornamaĵoj en lumo staris senmova figuro de la kardinalo en blanka ornato, kiel marmora statuo, en kiun oni enigis vivon.

Laŭkutime li dum procesiaj tagoj nur prezidis meson, sed ne celebris, tial post fino de preĝo "Indulgentiam" li lasis la altaron kaj malrapide ekmoviĝis al la episkopa trono preter riverencantaj sacerdotoj kaj klerikoj.

— Al mi ŝajnas, ke lia eminenco malbone fartas, — traflustris unu kanoniko al la alia. — Li aspektas tre strange.

Montanelli klinis la kapon, por ke diakono surmetu mitron kun multaj juvelaĵoj. Tiu demandis lin flustre: — Ĉu vi malsaniĝis, via eminenco?

Montanelli silente ekrigardis lin kvazaŭ nerekonante.

— Pardonu min, via eminenco, — traflustris la diakono, genufleksis kaj deiris, riproĉante sin pro interrompo de la kardinala rito.

La ceremonio daŭris kiel kutime. Montanelli sidis erektinta kaj senmova. Sunradioj reflektiĝis sur juvelaĵoj de lia mitro kaj oritaj ornamaĵoj de lia ornato, kies pezaj faldoj tuŝis la ruĝan tapiŝon. Lumo de centoj da kandeloj glimis inter safiroj sur lia brusto. Tamen okuloj de la kardinalo restis malserenaj kaj en ili sunradioj ne reflektiĝis. Kiam li, respondante vortojn de la preĝo "Benedicite, pater eminentissime" ["Benu, patro plej eminenta"], kliniĝis por beni la incensujon, sunradioj kvazaŭ ekflamis sur liaj diamantoj kaj ekŝajnis, ke iu glacia spirito el montaro kun ĉielarka krono kaj neĝa robo etendas brakojn disdonante benojn aŭ anatemojn.

Dum elportado de la hostio li ekstaris de sur sia trono kaj genufleksis antaŭ la altaro. Li moviĝis andante kaj strange, tial, kiam li reiris malantaŭen, la dragona majoro vestita en parada uniformo, sidanta post la kolonelo, traflustris turniĝinte al la vundita kapitano: — La olda kardinalo velkas, sendube. Li festas kiel maŝino.

— Des pli bone, — ankaŭ flustris la kapitano. — Post proklamo de la konfuza amnestio li pendas sur niaj koloj kiel ŝtono.

— Tamen li konsentis la militan tribunalon.

— Jes, sed post longaj duboj… Ho, ĉielo! Kia prema aero estas ĉi tie! Nin ĉiujn sunfrapo atingos dum la procesio. Mi bedaŭras, ke ni ne estas kardinaloj, ĉar tiam oni portus baldakenojn super niaj kapoj… Ts, ts! Mia onklo rigardas nin!

Kolonelo Ferrari turniĝis kaj ĵetis malaproban rigardon en du junajn oficirojn. Hieraŭa serioza evento grave pliigis lian pian staton, tial li intencis riproĉi ilin pro ties obscena konduto.

Mastroj de la ceremonio komencis dislokigi ĉeestantojn laŭrange. Kolonelo Ferrari ekstaris kaj permane ordonis la oficirojn sekvi lin. Post kiam la meso finiĝis kaj la hostion oni remetis malantaŭ kristala ŝildo, ĉiuj klerikoj retiriĝis en sakristion por revestiĝi.

Aperis voĉa bruo de homamasiĝo. Montanelli sidis sur la trono senmove kaj rigardis antaŭen, kvazaŭ vidante nenion ĉirkaŭe. Oni alportis incensujon, li levis la brakon kaj kiel aŭtomato metis olibanon en ĝin rigardante flanken.

Klerikaro revenis el la sakristio kaj atendis la kardinalon antaŭ la altaro, sed li sidis plu. La diakono, kiu intencis repreni lian mitron, kliniĝis al li kaj hezite traflustris: — Via eminenco!

La kardinalo turniĝis: — Kion vi diris?

— Ĉu eble vi ne gvidos la procesion hodiaŭ? La suno estas tre arda.

— Tio ĉi ne gravas.

Montanelli parolis per frida, ritma voĉo kaj al la diakono denove ŝajnis, ke lia demando estis ofenda.

— Pardonu min, via eminenco. Mi pensis, ke vi malbone fartas.

Montanelli stariĝis kaj, ignorinte lian replikon, diris same monotone: — Kio estas tio?

Trenaĵo de lia longa ornato kuŝis sur la ŝtuparo kaj sur blanka sateno vidiĝis fajra makulo.

вернуться

24

"Proksimiĝu ni al dia altaro" — komencaj latinaj vortoj el katolika preĝo "Introit";